Otto Simon

aŭstra matematikisto, socialisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Josef Simon)

Otto SIMON (naskiĝis la 7-an de januaro 1876 en Vieno, mortis la 4-an de aprilo 1941 en Usono) estis aŭstra juda pioniro de la Esperanto-movado, instruisto pri matematiko kaj fiziko ĉe la germanlingva gimnazio en Uherské Hradiště (tiam germane Ungarisch Hradisch) kaj poste ĉe la Nova Komerca Akademio en Vieno. Li estis la prezidanto de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista inter 1925-1930 kaj 1931-1932.

Otto Simon
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1876 (1876-01-07)
en Vieno
Morto 4-an de aprilo 1941 (1941-04-04) (65-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco aŭstro
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj gimnazia profesoro pri matematiko kaj fiziko
Akademiano jes
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 9811
vdr

Vivo redakti

Post finstudo ĉe gimnazio per abituro kaj kelkjara laborado en Uherské Hradiště, li revenis al Vieno kaj tie edziĝis al la judino Anna Gersuny, kun kiu li havis tri infanojn: Josef (naskiĝis la 24-an de majo 1912), Hanna (edziniĝinta Povlsen) kaj Walter (naskiĝis la 8-an de aprilo 1918). La familio vivis en la strato Billrothstrasse 31 en la distrikto Vieno XIX.

Esperantisto redakti

Simon esperantistiĝis en 1902, post legado de revuo de la franca matematikisto Charles Méray. Dum tiu tempo li amikis kun la hungaro Johan Schröder, kiu estis la iniciatinto de esperanto-propagando en Vieno, kaj kun lia ĉefa helpanto Fred Ahlgrimm. Tiuj du kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenadis en restoracio en la viena strato Schauflergasse por ekzercadi Esperanton - kaj Simon, jam kiel juna gimnazia instruisto en Uherské Hradiště, kelkfoje vizitis ilin. Sian postenon en Uherské Hradiště, kie li instruis ekde 1898,[1] li ne ŝatis kaj sentis sin en la urbo solulo kaj malfeliĉa - interalie ĉar li estis socialisto sed ne trovis en sia ĉirkaŭaĵo samideanojn; precipe tio igis lin teni korespondajn kontaktojn kun esperantistoj.[2]

Ĉar Simon ne komprenis la ĉeĥan lingvon, parolatan de la ĝenerala popolo en Moravio kie li laboris, li trovis praktikan utilon por Esperanto dum paska festo 1904 (komenco de aprilo), kiam li vizitis sinjoron Theodor Čejka, ĉeĥan esperantiston kaj lernejestron en Bystřice pod Hostýnem (germane Bistritz). Tiam okazis plurhora interbabilado en esperanto inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi nacioj (tiam ankoraŭ kunvivantaj ene de Aŭstrio-Hungario).

Kontakton li tenis ankaŭ kun la Unua societo de aŭstraj esperantistoj fondita en 1901 en Brünn (Brno). Ekzemple dimanĉe la 20-an de novembro 1904 li tie prelegis je la 14-a horo kadre de prelegserio pri la monda lingvoproblemo en la domo de la societo ĉe strato Ferdinandsgasse (hodiaŭ Masarykova) n-ro 22[3] kaj poste ekde la 17-a horo li parolis pri „la nuna stato de la monda lingvoproblemo“ en la festsalono de la lernejo en Malnova Brno.[4]

Antaŭ la unua mondmilito redakti

Kiam en 1905 okazis en Boulogne-sur-Mer la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, Simon kaj Schröder partoprenis ĝin kaj estis la solaj reprezentantoj de la germanlingva parto de tiama Aŭstrio. Dum la kongreso li elektiĝis membro de la Lingva Komitato. Ekzistas foto farita dum la kongreso sur kiu aperas Otto Simon kaj kelkaj aliaj esperantistoj kune kun la geedzoj Zamenhof.[5]

Simon revenis en Vienon en 1907 kiam li tie ricevis instruistan postenon ĉe la Nova Komerca Akademio. Tie en la aŭstra ĉefurbo, inter la germanlingvaj aŭstroj kun kiuj li identiĝis, li sentis sin multe pli feliĉa ol en Uherské Hradiště kaj eĉ deklaris al la lerneja direktoro ke li pretas en Vieno labori sub ajnaj kondiĉoj;[2] lian deklaron "Prefere pavimi en Vieno, ol direktori en Uherské Hradiště" la viena direktoro poste rememorigis al li kiam li vane postuladis salajran plialtigon.[6][2] La Universalan Kongreson en Ĝenevo en 1908 li jam partoprenis kiel vienano.[7]

Nur kvin jarojn post lia esperantistiĝo, en 1907, la revuo La Suno Hispana laŭdis lin kiel "grava[n] esperantisto[n]" kaj "unu el la plej propagandemaj esperantistoj el la mondo" kaj lian portreton aperigis la revuo Eĥo Esperantista.[8] Kiel ĉiama membro de la Germana Esperanto-Asocio (ekde ties fondiĝo en 1904), Otto Simon en 1908 fondis la Ligon de Germanligvaj Esperanto-Grupoj en Aŭstrio. Jam en 1909 li okazigis kurson de esperanto en la viena komerca akademio, kaj en 1913 li kune kun Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj la fama scienculo Fuchs fondis la unuan fakan instruistan societon inter la aŭstria esperantistaro kaj eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn.

Dum la unua mondmilito nur kelkaj povis daŭrigi la esperanto-aktivadon en Aŭstrio, kaj inter tiuj estis ankaŭ Otto Simon, kiu en 1916 gvidis esperanto-kurson en la Nova Komerca Akademio en Vieno, kie li tiam laboris instruante.

Post la unua mondmilito redakti

En la postmilita tempo, kiam la aŭstria monarĥio disfalis, Otto Simon aktivis plu en la Esperanto-movado de la nova ŝtato Aŭstrio. Kiam la 6-an de januaro 1923 estis fondita ties nova tutlanda organizo sur neŭtrala bazo, la Aŭstria Esperanto-Delegitaro, kune kun Schamanek kaj Bartel fariĝis Simon unu el ties prezidantoj.

Kiam en 1924 okazis en Vieno la 16-a UK, Simon estis en ties LKK. Ekde 1925, kiam estis starigita la ŝtata ekzamena komitato pri esperanto, li estis ties membro. Plu li aktivis kiel gvidanto de la laborista Esperanto-movado en la Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kies prezidanto li inter 1925 kaj 1930, kaj denove de 1931 ĝis 1932 estis.

Ekzilo redakti

En 1933 Simon eksiĝis el Germana Esperanto-Asocio, pro ties "samdirektiĝo" Hitlera,[9] kaj samjare[mankas fonto] pro la nazia minaco ekziliĝis.

Lia filo Josef, kiu kiel infano pasigis parton de la unua mondmilito en rifuĝejo en Danio, fuĝis al tiu lando denove post aresto en 1937[10] kaj sukcesis tie ekhavi enirvizojn por siaj gepatroj kaj gefratoj. Tial en la aŭtuno de 1938 Otto Simon kun sia familio fuĝis el Aŭstrio al Danio, kaj poste pluiris en Usonon tra Rusio kaj Japanio (kie lin gastigis japanaj esperantistoj ĝis kiam li povis enŝipiĝi).[11] En Usono li mem tamen ne tro longe vivis, ĉar baldaŭ, la 4-an de aprilo 1941, atingis lin tie la morto.

Idaro redakti

Doktoro Josef Theodor SIMON (naskiĝis la 24-an de majo 1912, mortis la 23-an de januaro 1976 en Vieno), la filo de Otto Simon, estis prokuristo kiu laboris kiel direktoro de la asekura kompanio Anker Versicherung en Vieno. Kunlige kun lia juda deveno, sed tamen oficiale pro onidira kunlaboro kun tiam kontraŭleĝa Socialdemokratia partio, oni en 1937 enkarcerigis lin. Post reliberiĝo li samjare sukcesis fuĝi el Aŭstrio al Danio (kie li antaŭe kiel infano dum la unua mondmilito pasigis tempon en rifuĝejo ĉe la familio de pastoro Thorvald Povlsen), kaj poste en 1940 plu tra Svedio, Rusio, Japanio kaj Britio al Usono.[10] En Usono li ekloĝis en 1941, aniĝis la Usonan armeon kaj fariĝis usona civitano. Li vivis tie sub angligita nomo Joseph Thorwald SIMON kaj la 10-an de aprilo 1944 edziĝis al Maria Dorothea Polackova (naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1918). Fine de la dua mondmilito en 1945 li revenis kun la okupanta armeo al Vieno, kie li reekvivis, en 1955 rezignis pri sia usona civitaneco kaj reakceptis la aŭstran, kaj fine mortis en 1976.[10]

Per decido de la 18-a de aŭgusto 2004, la filino de Josef Simon, Elizabeth Juliana NEUWELT el Portland (naskiĝinta la 10-an de februaro 1948 en Vieno), kune kun lia frato Walter kaj la du gefiloj de Hanna - Birgit kaj Niels Povlsen - sukcesis kiel idoj de holokaŭst-viktimoj reekhavi rajtojn al bankokontoj de Josef kaj Otto Simon en zurika banko kaj rericevis sumon de 351.750 svisaj frankoj[12].

Allan K. SIMON, alia filo de Josef Simon kaj nepo de Otto Simon, estas aktiva esperantisto, delegito de UEA en Kalgario (Kanado) kaj komitatano A de UEA por Kanado. Li laboras kiel sistemanalizisto.

Verkaro redakti

Otto Simon estis aŭtoro de propaganda broŝuro (1911) kaj unu el la ĉefkunlaborantoj de la Enciklopedio de Esperanto. Li kunlaboris je la periodaĵoj Lingvo Internacia, La Revuo, Marto, Tra La Mondo, Danubio, Germana Esperantisto, Informaj Raportoj kaj La Socialisto (kies eldonanto li estis).

En 1979 publikiĝis aŭtobiografio de Josef Theodor Simon kiu rakontas ankaŭ la historion de lia familio inkluzive de tiu de Otto Simon:

  • Simon, Joseph T. Augenzeuge. Erinnerungen eines osterreichischen Sozialisten. Eine sehr personliche Zeitgeschichte. Redaktita de Wolfgang Neugebauer. Kun antaŭparolo de Charles Gulick. Vieno: Verlag der Wiener Volksbuchhandlung, 1979. Pp 410. 145 Sch.[10]

Tradukoj redakti

  • Oscar Wilde: La najtingalo kaj la rozo (Lingvo Internacia, 1906, p. 284-289, tradukis Otto Simon). Rete legebla
  • Cart, Théophile. Ein Stündchen Esperanto : Zwiegespräch statt eines Vortrages / von Th. Cart ; libere tradukita [el la franca] de Otto Simon. - 2-a eld. - Berlin : Möller & Bortel, 1911. - 16 p. ; 17 cm

Referencoj redakti

  1. Patková, Hana. Geschichte des k. k. Real- und Obergymnasiums in Ungarisch Hradisch in Mähren. Ostrava: Ostrava universitato en Ostrava, Filozofia fakultato, 2012. 92 p. Bakalaŭra disertaĵo. Teksto en la germana lingvo. Patrono de bakalaŭra disertaĵo Mgr. Mathias Becker. Atingebla en la TTT: [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 laŭ persona interparolo kun Allan K. Simon, nepo de Otto Simon, dum la 96-a UK en Kopenhago 2011-07-29
  3. Tagesbote aus Mähren und Schlesien, 20. November 1904, Nr. 544, Seite 2
  4. Tagesbote aus Mähren und Schlesien, 18. November 1904, Nr. 541, Seite 2
  5. Österreichische Nationalbibliothek: 1. Esperanto-Weltkongress, Boulogne-sur-Mer 1905
  6. Simon, Joseph T.: Augenzeuge: Erinnerungen eines österreichischen Sozialisten. Eine sehr persönliche Zeitgeschichte, p. 10: "Lieber Steine klopfen in Wien, als Direktor in Ungarisch-Hradisch." (esperantigo de Marek Blahuš)
  7. Tagesbote aus Mähren und Schlesien, 23. August 1908, Nr. 395, Seite 2
  8. La Suno Hispana, jaro IV, No. 46a, Oktobro 1907, paĝo 147 "«E[ĥ]o Esperantista» enpresis en sia 14a numero la portreton de la grava esperantisto germana sinjoro profesoro Otto Simon, unu el la plej propagandemaj esperantistoj el la mondo."
  9. Ulrich Lins: La danĝera lingvo. Lia protest-letero estis publikigita en La Socialisto 8. 1933, pĝ. 5. Reage al ĝi skribis Arnold Behrendt al Simon: "Mi tre bedaŭras, ke mi ne havas la eblon transdoni vin al la germana polico!" (La Socialisto 11. 1937, no. 2, julio, pĝ. 4; persona sciigo de Joseph T. Simon, Vieno, 2.1.1974).
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Haag, John: Joseph T. Simon, Augenzeuge. Erinnerungen eines österreichischen Sozialisten. Eine sehr personliche Zeitgeschichte, edited by Wolfgang Neugebauer. With a Foreword by Charles Gulick. Vienna: Verlag der Wiener Volksbuchhandlung, 1979. Pp. 410. 145 Sch. In Austrian History Yearbook. 1981. vol. 17, p. 527-529. Rete legebla.
  11. laŭ retpoŝta sciigo de Elizabeth Juliana (Jill) Neuwelt, nepino de Otto Simon, 2007-06-14: "I know that when my father fled Austria in 1938 he went via Scandinavia, across Russia to Japan and in Japan he was hosted by Japanese Esperantists until he was able to get a boat to the USA."
  12. Certified Award to Claimant Elizabeth Juliana Neuwelt also representing Maria Dorothea Simon, Walter Simon, Birgit Povlsen and Niels Povlsen in re Accounts of Otto Simon and Josef Simon. Claims Resolution Tribunal. Tiu decido estas fonto de multaj biografiaj informoj pri Otto Simon kaj lia familio, sed ĝi entute ne mencias lian aktivadon kiel esperantisto.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti