La rivereto Allbach, ankaŭ nomata Altbach kaj en sia supra parto Königsbach,[1] , estas ĉirkaŭ 8 km longa rivereto en la rejnland-palatinataj distrikto Birkenfeld kaj distrikto Trier-Saarburg, kiu post ĉirkaŭ sudokcidenta fluo apud la landa limo al Sarlando enfluas en la baraĵlagon Primstalsperre de la rivereto Prims. Ĝia supra parto nomiĝas Königsbach.

Allbach
dekstre fluas la Allbach en la Primstalsperre
rivero
Bazaj informoj
Situo : distrikto Birkenfeld
distrikto Trier-Saarburg

Rejnlando-Palatinato

Rivera reto Rejno
Longeco 8,059 km
Fluo
Fonto inter la pinto de Friedrichskopf kaj la komunumparto Muhl de la komunumo Neuhütten
- Alteco super marnivelo 652 m
- Koordinatoj 49° 39′ 43″ N, 7° 3′ 24″ O (mapo)49.6619444444447.0566666666667
Enfluejo en la baraĵlago Primstalsperre de maldekstre en la Prims
- Alteco 458 m
- Koordinatoj 49° 37′ 58″ N, 7° 0′ 5″ O (mapo)49.6327777777787.0013888888889
Geografio
Map
Allbach
vdr

Geografio redakti

Supra parto Königsbach redakti

La Allbach fontas kiel Königsbach ĉe la nordokcidenta deklivo de la monto Friedrichskopfs (alteco 707,4 m) sur alteco de ĉ. 652 m en la arbara areo de la komunumo Brücken kaj fluas dum la unua duonkilometro nordokcidenten. Poste ĝi ŝanĝas sian direkton al sudokcidento kaj fluas al Neuhütten. Tie ĝi trafluas la Naturprotektejo Gunnesbruch, kie la komunumo Züsch troviĝas je la dekstra riveretbordo. Ĉe la sportejoj de Züsch la Königsbach kunfluas je alteco de 489,1 m al la dekstra Dombach kaj fariĝas Allbach/Altbach.

Supera riverparto Dombach redakti

La Dombach fontas en la arbara areo de Damflos inter la Sandkopf (alteco 756,8 m) kaj la Diebskopf (738,9 m) en alteco de ĉ. 705 m. Ĝi fluas preskaŭ suden kaj atingas jam en la arbaro la teritorion de Züsch. Tuj ankaŭ la atingo de la kampoj ĝi subfluas la ŝoseojn L 165, kaj L166 kaj daŭrigas sian vojon al la orienta rando de la setlejo Züsch. Sub la Königsberg ĝi kunfluas kun Königsbach.

Allbach/Altbach redakti

La rivereto Allbach daŭrigas sian sudokcidentan direkton. Ĝi fluas sur la komunuma limo inter Züsch kaj Neuhütten ĉe la dekstra riveretbordo. Trans ĝi iras la ŝoseo L166 kaj pasas la akvomuelejon „Züschermühle“ komence de unua de du valaj meandroj. Sub la monto Hammerberg (alteco 548,6 m) ĝi enfluas ankoraŭ antaŭ la landa limo al Sarlando sur alteco de 458 m en la baraĵlago Primstalsperre. La baraĵlago deakviĝas trans la rivereto Prims.

La Allbach havas – kun la Königsbach – longecon de 8,1 km kaj akvokolektan areon de 17,8 km².

Alfluantoj redakti

De la fonto al la enbuŝigo. Plej ofte kun longeco [2] kaj akvokolekta areo .[2] elekto.

  • Königsbach, maldekstra supra parto
    • (rivereto el Gunnesbruch), de maldekstre en la naturprotektejo, 0,8 km kaj 0,2 km².
    • (rivereto de Zinsershütten), de maldekstre de la norda rando de la setlejo Zinsershütten de Neuhütten, 0,7 km kaj 0,3 km².
  • Dombach, dekstra supra parto, 3,8 km kaj 4,5 km².

Referencoj redakti

  1. Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung Rheinland-Pfalz NETGIS
  2. 2,0 2,1 GeoQuelle Alirita la 7an de Junio 2016

Eksteraj ligiloj redakti