Almașu

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Almaşu)

Almașu [almaŝu] (hungare: Váralmás [va:ralma:ŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Jebucu, Petrinzel, Mesteacănu, Băbiu, Cutiș, Sfăraș, Stana kaj Țăudu.

Almașu
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sălaj
Alinome Váralmás (hungare)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 57′ N, 23° 8′ O (mapo)46.94555555555623.132777777778Koordinatoj: 46° 57′ N, 23° 8′ O (mapo)
Almașu (Rumanio)
Almașu (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 311 m
Poŝtkodo 457010
Loĝantaro
– komunumo 2.361 (en 2009)
– vilaĝo 1.158 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 139991
vdr

La komunumo Almașu estas la plej suda en la distrikto Sălaj. Tra la suda parto de la komunumo pasas la fervoja linio inter Huedin kaj Kluĵo, kies ceteraj partoj situas en la distrikto Cluj. Estas stacioj en Jebucu (kun la nomo Jebuc) kaj Stana. Tra Almașu pasas la nacia vojo DN1G, sed ĝi tie ne havas staton konforman al unuaranga ŝoseo.

Loĝantaro redakti

En 1910 Váralmás havis 1 779 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 160 (rumanoj, 24 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas el 1234. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Váralmás apartenis al Hungario (Kolozs).

Fonto redakti

Etimologio redakti

La rumana nomo de la loko rekte devenas de la dua parto de la hungara (almás), kiu signifas "poma" aŭ "pomarbaro" ("vár" signifas "kastelo"). Da tiaj nomoj estis multaj en la hungara reĝlando; ekzistas listo de hungaraj loknomoj kun "almás".

Jen superrigardo pri tiaj loknomoj en Transilvanio:

Almásbalázsháza Almáscsáka Almásdál Almásegres Almásfegyvernek
Almásgalgó Almásköblös Almásmező Almásszelistye Almásszentmária
Almásszentmihály Háromalmás Hídalmás Homoródalmás Keresztényalmás
Kisalmás Középalmás Kozmaalmás Küküllőalmás Nagyalmás
Pusztaalmás Szalárdalmás Szárazalmás Váralmás

Eksteraj ligiloj redakti