Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo estas bildrakonto verkita de Alma Karlin kaj eldonita de Centra Biblioteko de Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljana en 2021.

Alma - La mondo antaŭ la hejma sojlo
Aŭtoro Alma Karlin
Eldonjaro 2021
Urbo Ljubljano
Eldoninto Centra Biblioteko de Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljana
ISBN 9789616557108
vdr

Ĉar la libro estas bildrakonto do unuavide ĝi aspektas kiel infanlibro. Tamen, ĝi estas multe pli ol tio: ĝi estas omaĝo al eksterordinara homo, kiu havis nekredeblajn entuziasmon kaj intereson pri nia mondo.

Ĝi priskribas la infanajn jarojn de Alma, kaj ankaŭ montras ŝiajn senfinan scivolemon kaj senbridan lernemon pri la plej diversaj fakoj, ekzemple pri lingvoj, historio, desegnado, muziko kaj natursciencoj.

Evidentas ke lingvoj kaj vojaĝado estis kernaj en la vivo de la verkisto, tiele la poezieca teksto kaj belaj ilustraĵoj trafe montras tion. Oni legas kiel Alma lernis plurajn lingvojn samtempe kaj revis pri vojaĝado. Ŝi deziris ekkoni “novajn landojn, interesajn homojn kaj iliajn morojn”.

Desegnaĵoj de Polona Kosec akompanas la tekston. Eĉ en la internaj kovriloj oni povas admiri belajn bildojn, kiuj prezentas la mirindan vivon de Alma kaj ŝian tutmondan vojaĝon.

Recenzoj redakti

 
 Lingve la libro estas taŭga por komencantoj kaj progresantoj. La teksto ne estas tro longa aŭ defia; tamen ĝi donas bonajn okazojn por eventuale lerni novajn vortojn aŭ por pli bone enkapigi tiujn antaŭe renkontitajn. 
— facila

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti