Almadrones estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Almadrones
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19490
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Antonio Rebollo Moreno
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo)40.902222222222-2.7722222222222Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 054 m [+]
Areo 21,03 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Almadrones (Hispanio)
Almadrones (Hispanio)
DEC
Almadrones
Almadrones
Situo de Almadrones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almadrones [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 63 loĝantoj kaj la denseco estas de 3 loĝ/km².

Situo redakti

Almadrones estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario, aŭ foje konsiderata en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 1.054 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 21,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′08″N 2°46′20″Ok.

Nordokcidente: Jadraque kaj Villanueva de Argecilla Norde: Castejón de Henares Nordoriente: Mirabueno
Okcidente: Villanueva de Argecilla   Oriente: Abánades
Sudokcidente Argecilla Sude: Cogollor Sudoriente: Alaminos kaj Las Inviernas

Historio redakti

La setlejo kreiĝis sur la antikva vojo el Gvadalaĥaro al Zaragozo, je unu leŭgo kaj duono el la Venta del Puñal kaj alia plia el Gajanejos. Ĝi estis haltejo de poŝtoj. Produktis grenon, paŝtejojn kaj brutaron. Ĉe la elirejo de tiu vilaĝo troviĝis gastejo kaj vojpagejo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 63, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Almadrones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Almadrones kie oni falis al la nunaj 63.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti