Abánades estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Abánades
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19432
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel Jesús Mínguez Peco (PP)1
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 1,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 2° 29′ U (mapo)40.893888888889-2.4838888888889Koordinatoj: 40° 54′ N, 2° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 039 m [+]
Areo 36,08 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Abánades (Hispanio)
Abánades (Hispanio)
DEC
Abánades
Abánades
Situo de Abánades

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abánades [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 59 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,64 loĝ/km².

Situo redakti

Abánades situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1039 m super marnivelo; je 81 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 30 km el Sigüenza, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 36,08 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°53′38″N 2°29′02″Ok.

Nordokcidente: Torremocha del Campo Norde: Alcolea del Pinar Nordoriente: Sotodosos
Okcidente: Torremocha del Campo   Oriente: Esplegares
Sudokcidente: Torrecuadradilla Sude: Canredondo Sudoriente: Sacecorbo

Historio redakti

La areo de Medinaceli estis konkerita de la kristanoj al la islamanoj definitive en 1104, kaj tiu inkludis ankaŭ areojn de la nunaj provincoj de Soria kaj norda Gvadalaĥara, krom parton de Teruelo. Ĉar la unuaj dokumentaj mencioj de la municipo Abánades, nomoe de la 14-a jarcento, jam metis Abánades ene de la jurisdikcio de Medinaceli, tio sugestas ke en la pasinto, la teritorio kie Nun estas la municipoa apartenis al Medinaceli jam en araba epoko. La reloĝigo de la konkeritaj teroj ne okazis ĝis 50 jarojn poste.

En la moderna historio, elstaras la rolo kiun havis tiu municipo dum la Hispana Enlanda Milito. En marto de 1938, post du jaroj de bataloj, la frankisma flanko, kun la celo atingi la Mediteraneon kaj disdividi la teritorion de la Respubliko, iniciatis ofensivon en Aragono. Por eviti tion la milicestro Cipriano Mera agadis ofensive en Gvadalaĥara. En Abánades la frankisma Bataliono 268 de San Fernando alvenis el Renales kaj situis ĝin en la kastelo, kiu ankoraŭ ne havis okupon de respublikanoj, kaj tiel ĝi estis la pozicio plej antaŭenira de la frankistoj en la sektoro. Post intensaj tri bataltagoj la fronto stabiliĝis. Tiu batalo apenaŭ estis konata, kvankam ĝi okazigis ĉirkaŭ 7000 mortojn inter ambaŭ flankoj.[1][2][3]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 296 loĝantoj en 1950 al 59, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Abánades, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Abánades kie oni falis al la nunaj 59.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La municipo estas komplete agrikultura. Estas kultivejoj kiuj alternas inter irigacio kaj seka agrikulturo, kie eblas kultivi cerealojn kaj fruktarbojn. Gravas ankaŭ ĉasado kaj fiŝkaptado.​

Monumentoj redakti

Elstaras speciale la preĝejo de Sankta Petro, kiu datas de la 16-a jarcento. Alia elstara edifico estas la Ermitejo de Nia Sinjorino de Mercedes.

Notoj redakti

  1. Ayuntamiento de Abánades (ed.). «Conoce Abánades - Historia». [1] Konsultita la 11an de Decembro 2017.
  2. Blogspot (ed.). «Abánades: un paseo por la historia». [2] Konsultita la 11an de Decembro 2017.
  3. Rutas con Historia (ed.). «La Batalla Olvidada». [3] Konsultita la 11an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti