Canredondo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Canredondo
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19431
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María del Carmen Gil Gil (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 1,2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 2° 30′ U (mapo)40.8125-2.4933333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 2° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 162 m [+]
Areo 63,52 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Canredondo (Hispanio)
Canredondo (Hispanio)
DEC
Canredondo
Canredondo
Situo de Canredondo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canredondo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas platero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 76 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,2 loĝ/km².

Situo redakti

Canredondo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la centro de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 162 m super marnivelo; je 75 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 63,52 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°48′45″N 2°29′36″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 500 loĝantoj en 1950 al 76, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Canredondo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Canredondo kie oni falis al la nunaj 76.

Ekonomio kaj aktualo redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. La plej simbola konstruaĵo en Canredondo estas la paroĥa preĝejo de la Virgulino Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro) kiu datas de la 17-a jarcento. La tradicia festo de la vilaĝo estas celebro de la Vizito de la Virgulino, nome la unua sabato de julio.

Inter naturaj lokoj de Canredondo menciindas la jenon

  • Castillejos (iamaj kasteletoj)
  • La Pinaro
  • La Pordego Ruguilla
  • La Turego
  • La monteto Cerro Pinoso
  • La Fuenlabrada
  • El Navajo
  • La Fontoj

Vidu ankaŭ redakti