Almohaja [almoAĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Almohaja
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44369
Demografio
Loĝantaro 17  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 1° 26′ U (mapo)40.6050996-1.4384583Koordinatoj: 40° 36′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 199 m [+]
Areo 25,554811 km² ( 255 5.4 811 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almohaja (Provinco Teruelo)
Almohaja (Provinco Teruelo)
DEC
Almohaja
Almohaja
Situo de Almohaja
Almohaja (Hispanio)
Almohaja (Hispanio)
DEC
Almohaja
Almohaja
Situo de Almohaja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almohaja [+]
vdr

La loknomo Almohaja devenas de la araba المحجة AL-MUḤAJJA "'vojo, ŝoseo’— ofta variaĵo en al-Andalus de maḥaŷŷa ne kolektita de vortaroj".[1]

Geografio redakti

Ĝi estas je 49 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas okcidente de Torrelacárcel kaj Torremocha de Jiloca ĉe la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Nordokcidente estas Peracense.

La urba kerno estas sur deklivo de monteto dominante valeton kun lageto plejparte sekigita. Ĝi havas ĉirkaŭe interesan naturan medion kun nombraj ravinoj kie estas arkeologiaj restaĵoj diversepokaj. Aliflanke de la valo, ĉe la loĝloko, iras la itinero de la iama Mintrajno Ojos Negros-Haveno de Sagunto. Nun ĝi estas verda vojo, laŭ kiu la municipo apartenas al la Kultura Parko de la Minoj de Ojos Negros >(Nigraj Okuloj), kun aliaj municipoj.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

En la jaro 1248, laŭ decido de Jakobo la 1-a de Aragono, tiu loko sendependiĝis disde Daroca, ekformante parton de la komunumo Sesma del Río Jiloca de la komunumaro Comunidad de Aldeas de Daroca, kiu dependis rekte de la reĝo, kio daŭris ĝis la morto de Ferdinando la 7-a en 1833 kaj estis nuligita en 1838.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Almohaja oni malaltiĝis ĝis nunaj 314 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Eksteraj ligiloj redakti