Alonso Alvaro Barba
Alvaro Alonso Barba (1569-1661) estis hispana ekleziulo kaj metalurgiisto, kies influo kiel paroĥestro en Peruo permesis al li okazigi plurajn esplorojn pri la amalgamo de metaloj. Lia ĉefa verko Arto de la Metaloj (1640), enhavas detalan priskribon rilate al la arĝentohava riĉeco de la amerika tero, same kiel la necesaj konoj por la esplorado de ercoj enhavantaj arĝenton kaj oron. Li translokiĝis al Ameriko, altirita de la ekstraktaj esploraj kaj prilaboraj metodoj.
Alvaro Alonso Barba (1569-1661) | |
---|---|
Frontispico de la verko "Arto de la metaloj", publikigita en 1640 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de novembro 1569 en Lepe, proksima de Huelva, Hispanio |
Morto | 1661 en Potosí, Bolivio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | kemiisto inĝeniero metalurgo |
Selektita verko
redakti- Arte de los metales en que se enseña el verdadero beneficio de los de oro y plata por azogue, el modo de fundirlos todos y cómo se han de refinar y apartar unos de otros, 1640
Literaturo
redakti- 1913 Catholic Encyclopedia
- Winfried Pötsch u.a. Lexikon bedeutender Chemiker, Harri Deutsch 1989
- Eintrag Alonso Barba y Toscano, Alvaro, in Juan Manuel López de Azcona, Ignacio Gonzalez Casasnovas, Esther Ruiz de Castaneda (Hrsg.) Minerio Iberoamericana, Repertorio Bibliografico y Biografico, Band 3: Biografia Mineros 1492-1892, 1992
- Personensuche
- Bibliotheca hispana nova (Madrido, 1786), Nicolas Antonio
- MCN Biografías
- Biografías y Vidas
- Mineralogical Record Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Mining and Metallurgy in Ancient Perú, Georg Petersen G.
Vidu ankaŭ
redakti- Nicolás Antonio (1617-1684)
- Bartolomé de Medina (1527-1580)