Pratalopekuro

(Alidirektita el Alopecurus pratensis)

Alopecurus pratensis, komune konata kiel pratalopekurovulpovosto herbeja estas vegetala specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas plurjara planto konsiderata herbaĉo. Pratensis signifas latine "de pratoj" (el herbejetoj). Origine ĝi estis palearktisa herbo sed nun ĝi estas disvastiĝinta ankaŭ en Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alopecurus pratensis
Alopecurus pratensis
Alopecurus pratensis
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Poeoj Poeae
Genro: Alopekuro Alopecurus
Alopecurus pratensis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi altas 30-120 cm[1]. Spiketo havas unu floron. La du glumoj kunfandiĝas. La floraro estas spikoforma paniklo. La ekstera glumo altas kiel la spiketo kaj kiel la ekstera paleo. La ekstera paleo havas fleksan ariston. Ne estas interna paleo. La haroj de la la spinoj de la glumoj estas blankaj kaj longaj.

Parazitoj redakti

Puccinia graminis, Epichloë typhina kaj Claviceps purpurea estas parazitoj de alopekuro.

 
Pratalopekuro parazita per ergota fungo

Notoj redakti

  1. C.E. Hubbard: Grasses. A Guide to their Structure, Identification, Uses and Distribution in the British Isles, 1992 (Gresoj, gvidlibro por identigi ilin) (angle)

Referencoj redakti

  • Flore complète illustrée en couleurs de France de Suisse et de Belgique, Gaston Bonnier, 1934.
  • Flore descriptive et illustré de la France de la Corse et Contrées limitrophes, de Hippolyte Coste, 1937.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti