Alpa skutelario
La alpa skutelario (latine scutellaria alpina) estas specio de la planta genro skutelario en la familio de lamiacoj (lamiaceae).
Alpa skutelario Scutellaria alpina | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
alpa skutelario
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Scutellaria alpina | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ecoj
redaktiLa plurjara herba planto atingas altecon de inter 10 kaj 30 centimetroj kaj havas plurajn pli aŭ malpli harkovritajn tigojn. La ovoformaj folioj estas dentigitaj.
La floroj konsistas el ruĝecaj, ovoformaj eksteraj petaloj, kvazaŭtegole aranĝitaj kaj pli longaj ol la interna kaliko. La kaliko konsistas el du "lipoj": la supra el ili estas bluviola, atingas longon de ĝis 3 centimetrojn kaj pli longas ol la suba, blankeca lipo.
Disvastiĝo
redaktiLa planto nature kreskas en Eŭropo, en la Alpoj, kiel indikas la nomo, sed ankaŭ en la montaroj Pireneoj, Apenino kaj Balkano. Ĝi preferas lokojn ĉe disrompitaj rokeroj sur kalkoriĉa grundo.
Medicina uzo
redaktiLa plantoj de la genro havas plurajn medicinajn uzojn kaj pluraj specioj de la genro uziĝas sammaniere. Literaturaj fontoj priskribas kontraŭtiman, trankviligan kaj dormemigan efikojn.