Seidnaly Sidhamed, alinome Alphadi (Timbuktuo, la 1-an de junio 1957) estas Malia modokreanto de Niĝero.

Alphadi
Persona informo
Naskonomo Seidnaly Sidhamed
Aliaj nomoj Alphadi
Naskiĝo 1-an de junio 1957 (1957-06-01) (66-jaraĝa)
en Timbuktuo
Lingvoj franca
Ŝtataneco MalioNiĝero
Okupo
Okupo mododezajnisto
TTT
Retejo http://www.alphadi.net/
vdr

El la konvinko, ke “Kulturo estas fundamenta starto al disvolvo”, Alphadi sin dediĉis al la teksindustrio en Afriko kaj klopodas disvastigi la tradician metion tra la tuta afrika kontinento[1].

Biografio redakti

Sidhamed kreskis en Niĝero. Li studis turismon en Parizo kaj ĉeestis en vesperaj kursoj ĉe la Pariza modolernejo Atelier Chardon Savard. Post sia studo, li laboris unue en manaĝera funkcio por la ministerio de turismo en Niameo, Niĝero.

En 1983, li iĝis internacie konata kiel mododezajnisto kiam li estis en Parizo por modo-evento okazinta sub sia artista nomo Alphadi. Lia modostilo iras reen al okcidentaj influoj en kombino kun tradicioj de la niĝeriaj popolgrupoj Sonrajoj, ZarmaojFulboj, Haŭsoj kaj Tuaregoj.

En 1998 Alphadi fondis la internacian festivalon de la afrika modo (FIMA) en Niĝerio. La saman jaron li gajnis kune kun du aliaj afrikaj mododezajnistoj, nome Oumou Sy el Senegalo kaj Tetteh Adzedu el Ganao, la premion Princo Claus en la temo La Arto de Afrika Modo. En 2001 li estis premiita al la grava franca ordeno de merito Chevalier de l'ordre national du Mérite.

Referencoj redakti

  1. (esperanto) Jasmina Šopova, Alphadi: meti afrikan kreivon sur la mondan mapon, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 53.

Eksteraj ligiloj redakti