Alphonse Matejka

Alphonse Matejka ( 9-a de januaro 1902 en Sankt-Galo, Svislando - 27-a de oktobro 1999 en La Chaux-de-Fonds, Svislando) estis fama okcidentisto de ĉeĥa origino[1].

Alphonse Matejka
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1902 (1902-01-09)
en Sankt-Galo
Morto 27-an de oktobro 1999 (1999-10-27) (97-jaraĝa)
en La Chaux-de-Fonds
Lingvoj IdoOkcidentalo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo idistolingvisto • Occidentalist
vdr

Biografio redakti

La familio Matejka venis el Wischkovitz (Bohemio). Lia patro alvenis en Svislandon antaŭ 1900, eble pro la manko de laborŝancoj en Ĉeĥio. Li ricevis svisan civitanecon en 1915. Lia filo Alphonse naskiĝis en Sankt-Galo la 9-an de januaro 1902. Li pasigis siajn lastajn jarojn kiel studento en la komerca sekcio de la kantona lernejo kie li fondis studentan sindikaton sub la nomo Industria Sangallensis.

Pro sia lingva kapablo, li sukcesis akiri postenon ĉe Reichenbach & Co. Tiu kompaniero poste translokigos lin al sia filio en Parizo. Tie, li renkontis sian edzinon, Jeanne Bellanger. La paro edziĝis en 1928. En la 30-aj jaroj li translokiĝis al Zuriko kaj poste al Amsterdamo en 1936, revenante al Svislando por finfine ekloĝi en La Chaux-de-Fonds. Li ricevis laboron ĉe la horloĝa industrio.

Lingvaj klopodoj redakti

Alphonse Matejka scipovis paroli plurajn latinidajn kaj ĝermanajn lingvojn. Li ankaŭ parolis la rusan, povante skribi por rusa ĵurnalo kaj eĉ traduki al tiu lingvo por la Rusia Akademio de Sciencoj.

Li engaĝiĝis en la Ido-movado. Tamen, li komencis apogi Okcidentalon en 1937.

En 1942 li publikigis la unuan eldonon de la lernolibro OCCIDENTAL die internationale Welthilfssprache. Sekvis en 1945 Wörterbuch Occidental-Deutsch e Deutsch-Occidental. Tiu libro estis bazita sur la verkoj de Joseph Gär kaj Ric Berger. Post kiam la lingvonomo estis ŝanĝita al Interlingue, li skribis kaj ĝisdatigis la libron Interlingue die natürliche Welthilfssprache, für Millionen geschaffen, von Millionen verstanden. Vollständiger Lehrgang in 20 Lektionen.

Li ankaŭ estis la ĉefa redaktisto de Cosmoglotta dum pluraj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Alphonse Matejka 1902—1999, Cosmoglotta 289, Estive 2000