Alphonse de Beauchamp

Alphonse de BEAUCHAMP (naskiĝinta en 1767 en Monako, mortinta la 1-an de junio 1832 pro ĥolero en Parizo) estis franca soldato kaj historiisto.

Alphonse de Beauchamp
Persona informo
Alphonse de Beauchamp
Naskiĝo 1-an de januaro 1769 (1769-01-01)
en Monako
Morto 1-an de junio 1832 (1832-06-01) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • biografo • literaturisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Servinte de 1784 por la armeo de Sardio li revenis en 1793 al Franclando kie la direktoraro komisiis al li la mediataran kontroladon. Lia historiaĵo »Histoire de la Vendée et des Chouans« (1806) rakontis pri la kruelaĵoj de la iama kolego Joseph Fouché tiom detale ke la registaro koleriĝis ĉi-prie kaj arestigis lin en 1809. Poste De Beauchamp devis ekzili sin al Reims.

Inter 1811 kaj 1814 li laboris en la imposta administrato kaj povis ekĝui pri pensio danke al la perado de reĝo Ludoviko.

Inter aliaj liaj neneŭtralaj skribaĵoj menciindas ankoraŭ la jenaj: »Le faux Dauphin« (1803); »Histoire de la conquête et des révolutions du Pérou« (1808); »Histoire de la captivité de Pie VII« (1814); »Vie du général Moreau« (1814); »Histoire du Brésil 1500–1810« (1815); »Catastrophe de Murat« (1815); »Histoire de la campagne de 1814 et 1815« (1816); »Histoire des deux faux dauphins« (1818); »Histoire de la révolution de Piémont« (1821–23); »De la révolution d 'Espagne et de son dix août« (dua eldono, 1822); »Vie de Louis XVIII, roi de France« (dua eldono, 1824).

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 522 (tie ĉi interrete)