Altın Gün («Orepoko» aŭ «tago de oro» en la turka) estas nederlanda muzikgrupo el Amsterdamo[1]. Temis pri grupo de psikedela muziko kiu inspiras sin je turka moderna muziko de la jaroj 1960-1970, kunigante okcidentan rokenrolondiskoan muzikon kaj turkan tradician muzikon[2].

Altın Gün
Persona informo
TTT
Retejo https://altingunband.com/
vdr

Historio de la grupo redakti

Fine 2016, la nederlanda basisto Jasper Verhulst, ĉefe konata pro sia kunlaboro kun Jacco Gardner, malkovris Selda Bağcan kaj poste aliajn artistojn de la ora epoko de la turka rokenrolo kiel Barış Manço aŭ Erkin Koray. Li kundividas tiun novan muzikopasion kun du aliaj kunlaborantoj de Jacco Gardner: la gitaristo Ben Sulkigi kaj la drumisto Nic Mauskovic. Post anonco sur Facebook, aliĝis al la triopo Merve Dasdemir, kantistino, Erdinç Ecevit Yıldız, kantisto kaj muzikisto de baglamo. Poste aliĝis la grupon sesa muzikisto, la perkutisto Gino Groeneveld, membro de la grupo Jungle by Night.

En 2018 aperis la unua albumo: On[3]. En aprilo 2019 aperis la dua albumo: Gece.

Lingvo redakti

Laŭ la kantistino de la grupo "la turka lingvo sole havas 26 tradukojn por "malĝojo". Ne ekzistas laŭvorta traduko en lingvon alian ol la turka por niaj tekstoj. Temas pri ĉio: amo, mondo, morto"[4].

Membroj redakti

  • Jasper Verhulst: baso
  • Ben Sulkigi: gitaro
  • Daniel Smienk: drumoj (ekde 2019)
  • Erdinç Ecevit Yıldız: kantado, klavaro kaj baglamo
  • Merve Dasdemir: kantado
  • Gino Groeneveld: perkutado

Diskaro redakti

  • 2018 : On albumo
  • 2019 : Gece (albumo)
  • 2017 : Goca Dünya / Kırşehir'in Gülleri (Bongo Joe)
  • 2018 : Cemalim / Vay Dünya (Bongo Joe)
  • 2018 : Tatli Dile Güler Yüze / Hababam (Bongo Joe)
  • 2019 : Süpürgesi Yoncadan (Glitterbeat aŭ ATO Records)

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (nederlanda) Pop Stipendium voor Altin Gün, Judy Blank of Weval, Cultuurfonds.nl, la 14-an de novembro 2019
  2. (fr) Stéphane Davet, Rock: les envoûtants métissages d’Altin Gün, Le Monde, la 5-an de februaro 2018, alirite la 27-an de januaro 2020.
  3. (fr) Ghislain Chantepie, "On", le premier album d'Altın Gün, FIP, la 23-an de marto 2018.
  4. (nl) Mabel Zwaan "Altin Gün: de spannendste coverband van Nederland en Turkije" (Altin Gün: la plej mojosa kovrogrupo de Nederlando kaj Turkio), VPRO, 3 voor 12, la 31-an de marto 2018, alirite la 28-an de januaro 2020.