Altishofen

komunumo de Svislando
Altishofen
Blazono de Altishofen
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 11′ 59″ N 7° 58′ 0″ O / 47.19972 °N, 7.96667 °O / 47.19972; 7.96667 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 59″ N 7° 58′ 0″ O / 47.19972 °N, 7.96667 °O / 47.19972; 7.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1327
Areo 5,76 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 6246
Komunumkodo 1123
Mapo de Altishofen
vdr

Pri la komunumo redakti

Altishofen estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1327 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Altishofen situas en la supra valo de la rivero Wigger, ĉe ties okcidenta bordo. La komunumo praktike kunkreskis kun la najbaraj komunumoj Dagmersellen kaj Nebikon. Al la komunumo apartenas krom Altishofen mem ankaŭ la vilaĝeto Eichbühl, kiu situas nordokcidente de la ĉefvilaĝo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,76 km², de kiuj 2,23 km² estas kovritaj de arbaro, 2,93 km² servas por agrikulturo kaj 0,58 km² por setlejoj.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Altishofen limas en nordokcidento al Reiden, en nordoriento al Dagmersellen, en sudoriento al Nebikon, kaj en sudokcidento al Ebersecken.

Trafiko redakti

Altishofen estas konektita al la publika transportreto per buslinioj al Willisau kaj al la stacidomo de Nebikon, kiu troviĝas fakte nur kelkajn minutojn piede de la vilaĝo-centro de Altishofen aliflanke de la rivero Wigger. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Dagmersellen al Willisau. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas 1 kilometron nordoriente de la vilaĝocentro en Dagmersellen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Altishofen datiĝas el la jaro 1190 kiel Alteloshovin. (Temas pri urbaro de la Monaĥejo Engelberg, kiun certaj fontoj datas eĉ jam al la jaro 1184).

En la 13-a jarcento Altishofen estis posedaĵo de la Senjoroj de Balm. Ĉar Rudolfo de Balm apartenis al la murdistoj de imperiestro Alberto la 1-a en la jaro 1308, la havaĵo de la Senjoroj de Balm refalis al la Sankta Romia Imperio, kiu vendis la vilaĝon Altishofen en la jaro 1312 al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Pro monmanko la ordeno devis vendi en 1571 Altishofen al Ludwig Pfyffer. Pfyffer kaj liaj sekvantoj ek de tiam nomis sin Pfyffer de Altishofen kaj regis ankoraŭ ĝis la jara 1839 dum 5-jara interrompo dum la peridodo de la Helveta Respubliko (1798 ĝis 1803) en la baroka Kastelo Altishofen. 1859 Heinrich Pfyffer vendis la kastelon al Johann Karl Kesselbach, de kiu la komunumo Altishofen akiris ĝin en la jaro 1862.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Statistikaj informoj pri Altishofen en la retejo de Kantono Lucerno
  2. La historiaj informoj baziĝas sur la artikolo pri Altishofen en la germana vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti