Willisau (distrikto)
La distrikto Willsau (prononcu vilisaŭ) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 47436 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbeto Willisau.
Distrikto Willisau | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Lucerno | |
Kantono | Lucerno |
Ĉefloko | Willisau |
Geografia situo | CH1903: 641338 / 218551 (mapo)47.1166666666677.9833333333333Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 59′ O; CH1903: 641338 / 218551 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 47436 (2007-12-31) |
Areo | 336,99 km² |
Loĝantardenseco | 140,76 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0305 |
Geografio
redaktiLa distrikto Willisau situas en nordoriento de Kantono Lucerno. Ĝi etendiĝas en la valoj de la riveroj Luthern kaj Wigger. Ĝian okcidentan limon forma la rivero Rot. En la sudo la monto Napf formas la limon al la valo de Entlebuch. La distrikto kovras areon de 336,99 km².
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Langenthal. La fajna distribuo okazas per diversaj poŝtaŭtolinioj. En nordokcidento en Dagmersellen la distrikton tuŝas la svisa aŭtovojo A2.
Historio
redaktiEn mezepoko la regiono de la distrikto Willisau estis grafejo de la Habsburgoj, kiuj vendis ĝin en la jaro 1407 al la urbo Lucerno. La regiono nun estis kamparvoktejo de la lucerna urboŝtato. Ek de 1803 ĝi estas distrikto de Kantono Lucerno.
Komunumoj de la distrikto Willisau
redaktiLa distrikto Willisau konsistas el 24 komunumoj (stato 2009). Jen la aktuala listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Alberswil | 558 | 3.53 | 1121 | |
Altbüron | 904 | 6.80 | 1122 | |
Altishofen | 1'331 | 5.76 | 1123 | |
Dagmersellen | 4'683 | 24.00 | 1125 | |
Ebersecken | 415 | 8.56 | 1126 | |
Egolzwil | 1'271 | 4.18 | 1127 | |
Ettiswil | 2'253 | 12.58 | 1128 | |
Fischbach | 710 | 8.05 | 1129 | |
Gettnau | 948 | 6.05 | 1130 | |
Grossdietwil | 813 | 10.20 | 1131 | |
Hergiswil ĉe Willisau | 1'834 | 31.04 | 1132 | |
Luthern | 1'387 | 37.76 | 1135 | |
Menznau | 2'740 | 30.33 | 1136 | |
Nebikon | 2'184 | 3.73 | 1137 | |
Ohmstal | 326 | 4.43 | 1138 | |
Pfaffnau | 2'133 | 17.68 | 1139 | |
Reiden | 6'092 | 27.10 | 1140 | |
Roggliswil | 644 | 6.21 | 1142 | |
Schötz | 3'332 | 10.84 | 1143 | |
Ufhusen | 838 | 12.21 | 1145 | |
Wauwil | 1'651 | 2.96 | 1146 | |
Wikon | 1'346 | 8.30 | 1147 | |
Willisau | 7'142 | 41.69 | 1151 | |
Zell | 1'901 | 13.91 | 1150 | |
Totale (24) | 47'436 | 336.99 | 0305 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Paĝo pri la distrikto Willisau sur la retejo de Kantono Lucerno Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine