Alzenau

komunumo en Bavario, Germanio

La urbo Alzenau [prononcu Alce Naŭ] situas en la distrikto Aschaffenburg en la nord-okcidento de la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de Bavario. La ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno en Hesio foras malpli ol 40 kilometrojn. Ĝis 1972 la urbo estis administra centro de propra distrikto, kiu nomiĝis laŭ la urbo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 18 829 loĝantojn sur areo de 59,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj kaj areoj Johannesberg, Karlstein am Main, Kahl am Main, Rodenbach, Freigericht kaj Mömbris.

Alzenau
Blazono
Alzenau (Germanio)
Alzenau (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • effective rural municipality
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06023
Poŝtkodo 63755
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671111
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Alexander Legler (CSU)
Adreso de la administrejo Hanauer Straße 1,
63755 Alzenau
Demografio
Loĝantaro 18829 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 9° 4′ O (mapo)50.083539.06691Koordinatoj: 50° 5′ N, 9° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 126 m
Areo 59,32 km²
Oficiala retejo http://www.alzenau.de/
vdr
la mezepoka urba burgo

Urbopartoj estas Alzenau, Albstadt [prononcu Alpŝtat], Hörstein [prononcu pli-malpli Herŝtajn], Kälberau [Kelba Raŭ], Michelbach [Miĥlbaĥ] kaj Wasserlos [Vasa Los].

Historio redakti

La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 950 sub la nomo Wilmundsheim. Dum la 12a jarcento la najbaraj lokoj Wilmundsheim kaj Somborn ekhavis la rajton decidi pri lokaj juraj konfliktoj. Inter 1395 kaj 1399 konstruiĝis la fortikaĵo Alzenau, laŭ decido de la episkopoj de Majenco (Mainz) cele al protekto de la regiono. Dum 1401 Wilmundsheim ricevis urbajn kaj merkatajn rajtojn. Ekde 1500 la urbo dum du jarcentoj estis komune regita de la episkopo de Mainz kaj la grafoj de Hanau. Dum 1740 la regiono dividiĝis kaj Alzenau komplete iĝis parto de la episkopejo Mainz. La urba blazono, kiu montras la radon de Mainz, ankoraŭ memorigas pri tiu tempo. Ekde 1816 la urbo apartenas al Bavario, kaj de 1862 estis centro de propra distrikto. Dum 1951 la loko, kies mezepoka urba statuso ne validis en moderna Bavario, denove estis proklamita urbo.

Partneraj urboj redakti

Ekonomio redakti

En Alzenau oni ne nur kultivas vinon (kiun dum la mezepoko la monaĥoj de Seligenstadt enkondukis en la regionon). Same en la urbo hejmas pluraj entreprenoj, grandparte el la elektronika industrio.

Trafiko redakti

Alzenau situas ĉe la autoŝoseo A 45, kiu gvidas al Aschaffenburg sudoriente kaj al centra Hesio kaj la regiono de Dortmund nordokcidente. Proksimas la aŭtoŝoseo A 3, kiu ligas al la ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno kaj ĉirkaŭaĵo okcidente, kaj al Würzburg kaj Nürnberg oriente. Fervoja linio konektas kun la komunumoj Kahl am Main kaj Hanau (de kie eblas pluvojaĝi per interurbaj trajnoj IC kaj ICE).

Vidindaĵoj redakti

  • fortikaĵo Burg Alzenau
  • baroka preĝejo "St. Justinus"
  • kastelo Maisenhausen [Majznhaŭzn']
  • pilgrima preĝejo Kälberau
  • historiaj vitejoj
  • kastelo Schloss zu Wasserlos (la nuna distrikta hospitalo)
  • scienca promenejo Solarparcours
  • panorama turo kaj gastejo sur monto 'Hahnenkamm
  • juda tombejo inter Hörstein kaj Wasserlos
  • preĝejo de Hörstein, kies turo aĝas pli ol 1000 jarojn
  • fortikaĵa bestotenejo Randenburg

Somere "arbara naĝejo" kaj lago "Meerhof" invitas al banado.

Eksteraj ligiloj redakti