Amado Boudou

argentina politikisto

Amado Boudou (Bonaero, 19-a de novembro de 1962)[1] estas ekonomikisto kaj politikisto argentina. Aktuale li postenas kiel Vicprezidento de Argentino, sed okupis aliajn publikajn postenojn, inter ili pri Sociala Sekureco (ANSES). La 8-a de julio de 2009 li iĝis la Ministro de Ekonomio de Argentino, anstataŭ Carlos Rafael Fernández.[2] Li estis elektita vicprezidento en la prezidenta balotado de 2011 kiel kunulo de Cristina Fernández de Kirchner.[3]

Amado Boudou
Persona informo
Amado Boudou
Naskiĝo 19-an de novembro 1962 (1962-11-19) (61-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Nacia Universitato de Mar del Plata vd
Partio Partido Justicialista vd
Subskribo Amado Boudou
Familio
Amkunulo Agustina Kämpfer • Mónica García de la Fuente vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Amado Boudou (dekstre), kiel ministro ĉe Cristina Fernández de Kirchner, Carlos Tomada kaj Jorge Taiana ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

La 27an de decembro de 2011, oni anoncis, ke Boudou plenumos funkciojn prezidentajn ekde la 4-a de januaro ĝis la 25-a de januaro de 2012, dum la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner suferos kirurgion ĉe Tiroido.[4] Poste, la 6-a de oktobro de 2013, oni anoncis, ke Boudou replenumos la prezidentecon, dum Cristina Fernández de Kirchner rekuperiĝos el nova kirurgio ĉe la cerbo.[5][6][7]

Referencoj redakti

  1. Mayol, Federico. Amado. Editorial Planeta, 2012. pp. 19
  2. http://www.infobae.com/contenidos/459103-101275-0-Esta-tarde-asumen-los-nuevos-ministros Arkivigite je 2009-07-11 per la retarkivo Wayback Machine Juraron los nuevos ministros, alirita la 2an de marto de 2013, 9a de julio de 2009, Diario InfoBAE
  3. http://www.lanacion.com.ar/1384405-cristina-anuncia-la-formula-presidencial Arkivigite je 2013-12-28 per la retarkivo Wayback Machine "Necesito a mi lado un hombre que no tenga miedo", dijo Cristina sobre la postulación de Boudou, alirita la 2an de marto de 2013, 25-a de junio de 2011, Diario La Nación.
  4. http://elcomercio.pe/mundo/1356575/noticia-amado-boudou-hombre-que-sucedera-cristina-fernandez-20-dias-argentina Amado Boudou, el hombre que sucederá a Cristina Fernández por 20 días en Argentina, alirita la 2an de marto de 2013, 4a de januaro de 2012, Diario El Comercio.
  5. http://www.continental.com.ar/noticias/actualidad/boudou-asume-la-presidencia-durante-el-reposo-medico-de-cristina-fernandez/20130710/nota/1989248.aspx[rompita ligilo] Boudou asume la Presidencia durante el reposo médico de Cristina Fernández, alirita la 14a de oktobro de 2013, 7a de oktobro de 2013, Radio Continental.
  6. http://www.lanacion.com.ar/1626491-amado-boudou-asume-la-presidencia-durante-el-reposo-medico-de-cristina Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine Amado Boudou asume la Presidencia durante el reposo médico de Cristina, alirita la 14a de oktobro de 2013, 6a de oktobro de 2013, Diario La Nación.
  7. http://www.eltribuno.info/Salta/331163-Fue-exitosa-la-cirugia-de-Cristina-Kirchner-Esta-de-muy-buen-animo.note.aspx Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine La Presidenta se recupera en la Unidad de Cuidados Intensivos, alirita la 14a de oktobro de 2013, 8a de oktobro de 2013, Diario El Tribuno.

Eksteraj ligiloj redakti