Amanattō (japane: 甘納豆) estas tipo de japana dolĉaĵo konfitinta fabojn, kastaneojn, lotusfruktojn kaj splititan bataton (nomata imonattō). Tio havas nenion kun fermentaĵo nattō, sed oni povas nomi amanattō-on "nattō" en Kansajo.

Amanattō de ternuksoj

Tradicie uzataj faboj estas azukioj, gardenaj pizoj, fazeoloj, ktp kaj lastatempe ankaŭ ternuksoj kaj sojfaboj.

Historio redakti

Tio estis disvolvita de Hosoda Yasubei en epoko Bunkyū (1861-1863) de la periodo Edo, kiam li malfermis vendejon de dolĉaĵoj en Tokio (ankoraŭ ekzistanta), kiu nomiĝas kun sia infana nomo: Eitaro.[1][2] Origine amanattō nomiĝis amananattō (甘名納豆); la nomo estis mallongigita post la Dua Monda Milito.

En Hokkajdo oni uzas amanattō-ojn por prepari la sekihan-on (赤飯) kaj la plado iĝas iomete dolĉa.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.eitaro.com/
  2. Hiroshi Nara, Inexorable Modernity: Japan's Grappling with Modernity in the Arts, Lexington Books, 2007, p. 36, ISBN 073915637-3.