Amancio Ortega Gaona (naskiĝis la 28-an de marto 1936 en Padrón, A Coruña) estas mod-entreprenisto hispana. Li estas la fondinto (kun sia eks-edzino, Rosalía Mera) kaj prezidento de la entreprena grupo Inditex , kies plej konata marko estas la butikaro Zara. Dum multaj jaroj li kaŝis sin de la publika vivo kaj preferis esti nekonata. Li estas la plej riĉa hispano haj havas la 8an plej grandan kapitalon en la mondo laŭ la revuo Forbes (2006), kun 24 mil milionoj da dolaroj. Tamen, lia kariero komenciĝis tre modeste 14-jaraĝa kiel dungito en butikoj.

Amancio Ortega
Persona informo
Naskonomo Amancio Ortega Gaona
Naskiĝo 28-an de marto 1936 (1936-03-28) (88-jaraĝa)
en Busdongo de Arbas
Lingvoj hispanagalega
Loĝloko Korunjo
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Amancio Ortega
Familio
Edz(in)o Rosalía Mera • Flora Pérez
Infanoj Sandra Ortega Mera • Marcos Ortega Mera • Marta Ortega
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenistofilantropo
TTT
Retejo http://www.faortega.org/
vdr