Inditex
Inditex estas granda hispana firmao kaj unu el la plej gravaj dediĉitaj al vestaĵoj. Ĝin konsistigas preskaŭ cent entreprenoj kiuj produktas, disvendas kaj dezajnas. Amancio Ortega estas la fondinto kaj nuna prezidanto de Inditex. Li ankaŭ estas la plej riĉa homo en Hispanio.
Inditex | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio • retailer vd | ||
Dum | 12-a de junio 1985 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | kompanio | |
Fondintoj | Amancio Ortega vd | |
Ĉefestro(j) | Marta Ortega vd | |
Sidejo | Arteixo | |
Lando | Hispanio | |
Estr(ar)o | Pablo Isla • Marta Ortega | |
Dungitoj | 161 281 (stato: 2023) | |
Agokampo | teksumaĵo | |
ISIN-kodo | ES0148396007 | |
Posedata de | Amancio Ortega vd | |
filiaj kompanioj | Zara • Pull&Bear • Bershka • Massimo Dutti • Stradivarius • OYSHO • Lefties • Zara Home vd | |
Posedataj kompanioj | Pull&Bear • Massimo Dutti • Bershka • Zara Home • Stradivarius • OYSHO • Uterqüe • Lefties vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Inditex estras pli ol 3000 vendejojn tutmonde kaj havas markojn kiel [Zara], Massimo Dutti, Bershka, Oysho, Pull and Bear, Zara Home, Often kaj Stradivarius. La plejmulto da vendejoj apartenas rekte al Inditex, dum aliaj estas sendepentaj kiuj subskribis vendo-licencon. Ĉi tiu firmao estas multfoje prenita kiel modelo de efika administrado. Ĝi faras la tutan kreo-proceson de siaj vestaĵoj kaj disdonas ilin rapide, tial, ke ĝi adaptiĝas al la preferoj de la publiko.
La ĉefsidejo de Inditex situas en Arteixo, urbeto en Galegio en la nordokcidenta parto de Hispanio. Tie granda parto de la varoj estas faritaj. Alia granda centro situas en Elche,konata urbeto en la provinco Alakanto.