Amelazo estas enzimo havanta fiziologian, komercan, kaj historian signifon. Ĝi ankaŭ nomiĝas diastazo, kiu estas miksaĵo de amelazoj de malto.

Amelazo troviĝas kaj en plantoj kaj en bestoj. En 1835, ĝin purigis de malto Anselme PAYEN kaj Jean Persoz. Ties laboro kondukis ilin suspekti ke simila substanco (kiujn ni nun konas kiel enzimojn) eble rolas en biokemiaj procezoj. Amelazo hidrolizas amelon, glikogenon, kaj dekstrinon por formi respektive glukozon, maltozon, kaj la lim-dekstrinojn. Saliva amelazo konatas kiel ptialazo; kvankam homoj havas tiun ĉi enzimon en sia salivo, kelkaj mamuloj, kiel ĉevaloj, hundoj kaj katoj, ne havas ĝin. Ptialazo komencas la digeston de polisaĥarido en la buŝo; la proceso finiĝas en la malgranda intesto pere de la pankreata amelazo, ofte nomata amelopsino(?). La amelazo de malto digestas hordean amelon al disaĥaridoj kiuj estas atakataj de gisto dum fermentigado.

Amelazo havas du tipojn laŭ la malkombina metodo: alfa-amelazo, beta-amelazo


Eksteraj ligiloj redakti