Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amomo
Amoma frukto uzata kiel spico
Amoma frukto uzata kiel spico
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Unukotiledonaj
Klado: Komelinedoj
Ordo: Zingibraloj Zingiberales
Familio: Zingibracoj Zingiberaceae
Genro: Amomum Amomo
Specio: A. subulatum, A. costatum
Amomum subulatum, Amomum costatum
Roxb.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Amomo (ankaŭ konata kiel Nigra Kardamomobruna Kardamomo, elajĉi, thảo quả kaj cao-ko) estas planto en familio Zingibracoj. La semoj havas fortan kamforecan aromon, kun fuma karaktero pro la metodo de sekigado super fajro.


SpecojRedakti

Estas uzataj du specoj de Amomo: Amomum subulatum kaj Amomum costatum. La semoj de A. Subulatum, la pli malgrandaj el la du specoj, estas uzataj en Hindio, dum la pli grandaj semoj de A. costatum estas uzataj en Ĉinio kaj Vjetnamio.

Uzo en kuirejoRedakti

Amomo etas uzata en supoj, mikspotoj, kaj marinaĵoj pro la fuma aromo, simile al lardo. Kontraste al la t. n. verda Kardamomo ĝi ne estas uzata por desertoj.

Amomo ofte erare estas nomata malbonkvalita anstataŭo de kardamomo, sed ĝi estas tute alia planto kaj uzata por aliaj celoj.

ProduktadoRedakti

La plej granda produktanto de Amomo estas Nepalo antaŭ Hindio kaj Butano.

Medicina uzoRedakti

En kelkaj landoj amomo estas uzata kontraŭ malsanoj de stomako kaj intesto; krome kontraŭ aliaj malsanoj kiel malario, splena ŝveliĝo kaj malvarmumo.

ViduRedakti