Amsterdama Deklaracio de 2002

deklaracio pri sekulara humanismo

La Amsterdama Deklaracio estis decidita en 2002 fare de la ĉefa kunsido de IHEU Internacia Humanista kaj Etika Unio en kadro de la 50-a jubileo de sia unua kongreso okazinta en la jaro 1962. [1]

Laŭ ĝi la bazaj principoj de la moderna humanismo estas la jenaj:

  • Humanismo estas etika. Ĝi konfirmas la valoron, la dignon kaj la sendependecon de individuoj kaj la rajto de ĉiu homo pri laŭeble plej granda libereco, kiu kongruas kun la rajtoj de aliuloj. Humanistoj havas prizorgdevon por la tuta homaro, inkluzive la estontaj generacioj. Humanistoj kredas, ke moralo apartenas al la homa naturo kaj bazas sur kompreno kaj zorgo pri aliuloj, sen bezoni eksterajn sankciojn.
  • Humanismo estas racia. Ĝi provas uzi sciencon kreeme kaj ne detrueme. Humanistoj kredas, ke la solvoj al la problemoj de la mondo troviĝas en homa penso kaj ago, anstataŭ en dia interveno. Humanistoj subtenas la uzon de sciencaj metodoj kaj liberan enketon pri problemoj de la homa bonfarto. Humanistoj tamen ankaŭ kredas, ke la uzo de scienco kaj teknologio estu reguligitaj per homaj valoroj. Scienco donas al oni la rimedojn, sed homaj valoroj devas doni la celojn.
  • Humanismo subtenas demokration kaj homajn rajtojn. Humanismo celas la laŭeble plej bonan evoluon de ĉiu homo. Ĝi supozas ke demokratio kaj homa evoluo estas aferoj de juro. La principoj de demokratio kaj de homaj rajtoj povas esti aplikitaj al multaj homaj rilatoj kaj ne estas limigitaj al metodoj de regado.
  • Humanismo insistas ke persona libereco devas esti kombinita kun socia respondeco. Humanismo aŭdacas konstrui la mondon sur la ideon de socie respondeca libera homo, kaj agnoskas onian dependecon kaj respondecon pri la natura mondo. Humanismo estas sendogma kaj ne postulas kredkonfeson de siaj anoj. Pro tio ĝi postulas edukadon kaj klerigadon sen indoktrinado.
  • Humanismo estas la respondo al la vasta demando pri alternativo al dogma religio. La grandaj mondreligioj asertas, ke ili bazas sur revelacioj, kiuj estas fiksitaj poreterne, kaj multaj strebas altrudi sian vidpunkton al la tuta homaro. Humanismo agnoskas, ke fidinda scio pri la mondo kaj ni mem rezultas el daŭra proceso de observado, validigado kaj kontrolado.
  • Humanismo subtenas artan kreemon kaj imagpovon kaj agnoskas la ŝanĝigan povon de arto. Humanismo konfirmas la gravecon de literaturo, muziko kaj de la plastikaj artoj por la persona evoluo kaj kontentiĝo.
  • Humanismo estas vivsinteno, kiu celas la laŭeble plej grandan kontentiĝon per la kultivado de etika kaj kreema vivo kaj kiu oferas etikan kaj racian metodon por okupiĝi pri la defioj de nia nuna tempo. Humanismo povas esti vivmaniero por ĉiu kaj ĉie.

Referencoj redakti