Komunumaro Föhr-Amrum

(Alidirektita el Amt Föhr-Amrum)

Föhr-Amrum estas komunumaro en Germanio, kiu konsistas el la insuloj Föhr kaj Amrum en la Norda Maro. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Administra centro estas la urbo Wyk auf Föhr (sur la insulo Föhr, kiel indikas la urba nomo). Fine de decembro 2022 la komunumaro havis (10764 loĝantojn.

Föhr-Amrum
Blazono
Komunumaro Föhr-Amrum (Germanio)
Komunumaro Föhr-Amrum (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Norda Frislando
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 010545488
Subdivido 15 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Adreso de la administrejo Hafenstr. 23
25938 Wyk auf Föhr
Demografio
Loĝantaro 10764 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 42′ N, 8° 34′ O (mapo)54.78.5666666666667Koordinatoj: 54° 42′ N, 8° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 4 m
Areo 103,3 km²
Oficiala retejo http://www.amt-foehr-amrum.de/
vdr

Membraj komunumoj redakti

(nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)

  1. Alkersum (375)
  2. Borgsum (327)
  3. Dunsum (70)
  4. Midlum (416)
  5. Nebel (984)
  6. Nieblum (613)
  7. Norddorf auf Amrum (563)
  8. Oevenum (470)
  9. Oldsum (525)
  10. Süderende (177)
  11. Utersum (398)
  12. Witsum (41)
  13. Wittdün auf Amrum (828)
  14. Wrixum (597)
  15. Wyk auf Föhr, urbo (4380)