Anastatiko

(Alidirektita el Anastatica)

La anastatiko estas genro el la brasikacoj (Brassicaceae). La genro havas nur unu specion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anastatiko
Anastatica hierochuntica
Anastatica hierochuntica
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Anastatiko Anastatica
L., 1753
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Troviĝo redakti

La jerikorozo (Anastatica hierochuntica) aŭ resurektoplanto estas la sola specio. La grizeca herbeca planto de nature troviĝas en okcidenta Azio. La specio antaŭ ĉio multe troviĝas en Sirio, sed ankaŭ la okcidenta Saharo apartenas al la regiono de disvastiĝo. La planto malofte kreskas pli alten ol 15 cm.

Karakterizaĵo redakti

La nomo resurektoplanto indikas la econ de la planto ke ĝi tre longe povas elteni sen pluvo. Kiam tamen iufoje pluvas, ĝi ene de unu tago denove ekverdiĝas.

En la rom-katolika tradicio Maria benintus la planton survoje al Egiptio.

La planto estas ĉirkauita de mitaj sagaoj, tiel ĝi alportus feliĉon kaj benon al la posedantoj.

La portugala esploristo Gil Eannes alportintus la planton de sia marvojaĝo ĉirkaŭ Kabo Bojador en la mezo de la 15-a jarcento al Eŭropo.

Oni ne kunfuzu ĝin kun la (malvera) Jerikorozo (Skvamfolia selaginelo), kiu antaŭ ĉio ĉirkaŭ Kristnasko estas vendata en butikoj.

Prizorgo redakti

Oni devas konservi la planton en seka kaj varma loko. Tuj kiam oni donas akvobanon al ĝi, la planto ekverdiĝas. Post maksimume unu semajno oni devas elbanigi la planton, ĉar la planto ne povas sekiĝmorti, sed tamen droni.