Anastazia la Patriciino

kristana sanktulino

Sankta Anastazia la Patriciino estis honordamo ĉe la bizanca kortego kaj pli posta kristana sanktulino. Devene el patricia familio, ŝi estis kuracistino de la bizanca imperiestrino Teodora la 1-a en la 6-a jarcento.

Sankta
Anastazia la Patriciino
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 510
Morto 567 aŭ 568
en Sketa dezerto
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo religiulo vd
Sanktulo
Festotago 10-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la bizanca imperiestrino Teodora la 1-a kun honordamoj

Justiniano la 1-a, la edzo de Teodora, eble persekutis ŝin, ĉar Teodora iĝis ĵaluza pri ŝi. Anastazia, por eviti ajnan problemon, foriris al Aleksandrio en Egiptio. Ŝi alvenis al loko nomata Pempton (greke τὸ πέμπτον, [tó pémpton], "la kvina"), proksime de Aleksandrio, kie ŝi fondis monaĥejon kiu poste ricevis nomon laŭ ŝi. Ŝi vivis kun monaĥa disciplino kaj teksis ŝtofojn por subteni sin.

Post la morto de Teodora en 548, Justiniano provis inviti la honordamon reveni al Konstantinopolo, sen sukceso. Anstataŭe, Anastazia foriris al la sketa dezerto, serĉante helpon de la monaĥo patro Danielo, gvidanto de la monaĥejo tiutempe. Por protekti ŝin, li lasis ŝin translokiĝi en monaĥejan ĉelon 18 mejlojn de la sketa valo en la dezerto, vestiĝi kiel (vira) monaĥo kaj okupi la vivon de ermito en tempo kiam tio estis permesita nur al viroj. Li vizitis ŝin ĉiun semajnon kaj certigis, ke unu el liaj disĉiploj liveru al ŝi kruĉojn da akvo. Anastazia loĝis en izoliteco dum dudek ok jaroj.

En 576, konscia pri ŝia proksimiĝanta morto, ŝi skribis plurajn vortojn por patro Danielo sur peco de rompita ceramiko kaj metis ĝin ĉe la enirejo al la kaverno. La disĉiplo trovis ostrakon, do argilaĵ-romperon kun ĉizitaj literoj, kun la vortoj "Alportu la glavojn kaj venu ĉi tien." Kiam Daniel tion vidis, li sciis, ke Anastazio estas proksima al morto. Li iris viziti ŝin kun sia disĉiplo por doni al ŝi komunion kaj aŭdi ŝiajn lastajn vortojn. Danielo malkaŝis la plenajn detalojn de ŝia historio al sia disĉiplo post ŝia morto.

Ŝia historio pluvivas en verkaĵoj de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj de rakonto de Danielo. Ŝia festotago estas la 10-a de marto en la Orienta Ortodoksa Eklezio, la Katolika Eklezio, kaj la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio - la dato de ŝia morto donita en la etiopa Vivo de Danielo de Scetis. Interalie la grandparte katolika komunumo Borgorose en centra Italio havas ŝin kiel komunuman patronon.