Andamana kukolkolombo
La Andamana kukolkolombo aŭ Ruĝecpluma kukolkolombo laŭ la latina scienca nomo (Macropygia rufipennis) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas kiel endemio en Andamanoj kaj Nikobaroj, Barato. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo.
Andamana kukolkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
Temas pri ĝenerale ruĝecpluma kolombo (kun malhelbrunaj plumoj de ruĝecaj bordoj), kongrue kun la alternativa kaj latinlingva nomoj, kun helbluecaj okuloj. Bekoj kaj kruroj estas ruĝecbrunaj. La masklo montras en brusto kaj subaj partoj horizontalan nigrecan striecon, iom similan al tiu de kukoloj, kio estas tialo por la nomigo kiel "kukolkolomboj". La ino kontraste montras en brusto kaj subaj partoj pli ruĝecan nuancon makulitan je pli hela nunaco.
Notoj redakti
- Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, and F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.