Andon Zako Çajupi

Andon Zako Çajupi, ankaŭ Andon Çako[1] (naskiĝis la 27-an de marto 1866 en Sheper, Supra Zagori[2], tiam Otomana Imperio, mortis en Heliopolo (Egiptio), la 11-an de julio 1930) estis albana advokato, dramisto, kantaŭtoro, poeto, tradukisto kaj aktivisto por albana nacia renesanco (albane: Rilindja Kombëtare, periodo dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj de kultura, politika kaj socia movado en la albana historio kie la albana popolo kolektis forton por establi sendependan kulturan kaj politikan vivon, same kiel la landon Albanio[3][4].

Andon Zako Çajupi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1866 (1866-03-27)
en Sheper
Morto 11-an de julio 1930 (1930-07-11) (64-jaraĝa)
en Kairo
Lingvoj albana
Ŝtataneco Albanio
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Okupo
Okupo poeto • verkistoadvokato
vdr

Biografio redakti

Çajupi, kiu vivis la plej grandan parton de sia vivo en Egiptio. En 1894, post la morto de lia franca edzino, li revenis de Francio al Egiptio, kie li laboris kiel advokato. En Alexandria (Egiptio) li studis ekde 1887 la francan lingvon dum kvin jaroj kaj tie li renkontis plurajn eŭropajn advokatojn kiu reprezentis komercajn firmaojn en Egiptio. Ĉi tiuj renkontiĝoj konvinkis lin studi juron en Ĝenevo, Svislando dum kvin jaroj (1887-1892)[3].

Verkaro redakti

Dum partoprenanta en la albana naciista movado (precipe inter 1898 kaj 1912), Çajupi esprimis naciistajn kaj patriotajn mesaĝojn en la formo de poezio kaj prozo, kiuj popularigis lin kiel unu el la plej famaj albanaj poetoj, post Naim Frashëri.

Lia plej signifa poemaro estis publikigita en Kairo en 1902 sub la titolo Baba Tomori ("Paĉjo Tomori"). La nomo de la libro estas la sankta monto de la albanoj, la albana Parnaso, la Tomorr. Inter 1903 kaj 1905, li verkis sian 7,000-linian kontraŭreligian poemon, kio estis fakte satira traduko de la Malnova Testamento.

  • Baba Tomori ("Paĉjo Tomori"). Kairo: (neniu eldonejo). 1902. 190 p.
  • Pas mortiv: Komedie ('Post morto: Komedio'). Kairo: Çapi. 1910. 41 p.
  • Burr' i dheut: tragjedi me vjersha e vjersha ndë 5 vyme ("La Viro de la Tero: Poema Tragedio en Kvin Aktoj"). Kairo: Çapi. 1937. 80 p.
  • Baba Tomori dhe sukreme të tërde ("La Baba Tomori kaj Aliaj Skribaĵoj"). Red. Dhimitër Shuteriqi. Tirano: NSHBSH. 1950. 196 p.
  • Vepra ("Verkoj"), red. Dhimitër Shuteriqi. Tiranë: Ndërmarrja Shtetërore e Botimeve. 1957. 351 p.
  • Vepra letrare ("Fikciaj verkoj"), red. Floresha Dado. Tirano: Naim Frashëri. 1983

Traduko al Esperanto redakti

Veploroj (albana originalo : Vaje), tradukis Ҫefo Fico, Albana Esperanto-Instituto (AEI), Tirana, 1991, 40 paĝoj.

 
Zako sur poŝtmarko de Albanio de 1950.

Latina alfabeto redakti

En 1898 Çajupi ankokupiĝis pri la albana alfabeta demando kaj verkis serion de artikoloj en la revuo Albania kie li rekomendis la adopton de la latina alfabeto anstataŭ la uzon de greka aŭ turka otomana alfabeto por skribi la albanan.[5]

En 1902, Çajupi eldonita en Kairo antologio, Baba-Tomorri ("Patro Tomorr"), nomita post la albana mitologia karaktero. Çajupi ankaŭ verkis teatraĵojn kaj romanojn, i.a."Burr' i dheut" (La surtera heroo) eldonita en 1907 kiu temas pri la karaktero de Skanderbeg.

Tradukisto redakti

Kiel tradukisto, en 1921 li publikigis la 113-poemajn fabelojn de Jean de La Fontaine en la albana lingvo, en iom libera traduko, kaj la sekvan jaron, en 1922, li publikigis sanskritajn poemojn en sia gepatra lingvo surbaze de franca antologio.

  • Përralla ("Rakontoj"). Heliopolo. 1920–1921. (Tradukkoj de fabeloj de Jean de La Fontaine)
  • Lulé te Hindit ("Floroj de la hinduoj"). Kairo. 1922. (tradukukoj de sanskritaj poemoj)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Noto: Li naskiĝis sub la nomo Andon Zako - fontoj ofte uzas la malpli grekan, albanan literumon Andon Çako - sed sur la titolpaĝo de siaj literaturaj verkoj li sole uzis siajn inicialojn kaj skribis la artistan nomon Chajup, kiun li elektis.
  2. Zagori: montara regiono en suda Albanio
  3. 3,0 3,1 Skendi 1967, paĝoj 125, 152.
  4. (en) Kaser, Karl; Kressing, Frank (2002). Albania – A country in transition: Aspects of changing identities in a south-east European country (PDF). Baden-Baden: Nomos-Verlag. p. 15. Arkivita de la originalo (PDF), la 13-an de junio 2007.
  5. Skendi, Stavro (1967). The Albanian national awakening. Princeton, Princeton University Press. paĝoj 140–141. ISBN 9781400847761.

Vidu ankaŭ redakti