András Háznagy [andrAŝ hAznadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Háznagy András estis hungara apotekisto, farmaciisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Hofbauer.

András Háznagy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1913 (1913-03-22)
en Kiszombor
Morto 7-an de novembro 1987 (1987-11-07) (74-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo farmakologo • kemiisto
vdr

András Háznagy [1] naskiĝis la 22-an de marto 1913 en Kiszombor. Li mortis la 7-an de novembro 1987 en Szeged.

Biografio redakti

András Háznagy komence laboris en apoteko de sia patro. Li akiris diplomojn en Scienca Universitato de Szeged en 1935 kaj 1942. Inter 1950 kaj 1957 li laboris en diversaj apotekoj en Kiszombor kaj Makó, poste li instruis en la menciita universitato. Inter 1976-1979 li estis institutestro. En 1984 li estis nomumita docento.

En 1971 li ricevis premion, en 1979 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az iridoidok jelentősége a természetes anyagok tükrében (1968)
  • A fitoterápia problémái (1977)
  • Valóban ártalmatlan minden gyógyító céllal alkalmazott növény? (1988)
  • SEMMELWEIS IGNÁC (1818–1865) ORVOSDOKTORI DISSZERTÁCIÓJA: DE VITA PLANTARUM [2] hungare

Fontoj redakti