András Zólyomi [andrAŝ zOjomi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zólyomi András, hispane Andrés Zolyomy Biczo estis hungara akvopilkisto, kiel trejnisto plurfoja olimpiano, olimpika ĉampiono eksterlande.

András Zólyomi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1913 (1913-06-14)
en Budapeŝto
Morto 5-an de julio 1992 (1992-07-05) (79-jaraĝa)
en Tossa de Mar
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1992)
Reĝlando Italio (1913–1946)
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sporta trejnisto
akvopilkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Zólyomi[1] naskiĝis la 14-an de julio 1913 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de julio 1992 en Tossa de Mar.

Biografio

redakti

András Zólyomi komence estis naĝisto, poste akvopilkisto en ĉefurbaj sportkluboj sen signifaj rezultoj. En 1934 li ricevis italan inviton por esti trejnisto, poste li estis trejnisto jardekon en Italio. En 1948 li translokiĝis al Hispanio, sed iom poste li estis alterne trejnisto en ambaŭ landoj. Lia itala nacia teamo en Somera Olimpiko 1960 ricevis oran medalon. Liaj teamoj plurfoje estis landaj ĉampionoj en Italio, respektive en Hispanio.

Memorigiloj

redakti
  • membro de "International Swimming Hall of Fame" (2010)

Fontoj

redakti
  • traduko el Hungara Vikipedio

Referencoj

redakti