André Dutertre
André Dutertre (1753-1842) estis franca pentristo, kiu partoprenis en la Ekspedicio de Napoleono al Egiptio kaj estis nomumita membro de la Instituto de Egiptio, en la 22-a de aŭgusto 1798, en la fakoj pri beletro kaj artoj. En la 24-a de decembro 1798, Napoleono organizas vojaĝon al la Istmo de Suez, kie same partoprenis la matematikisto Louis Monge (1748-1827), la kemiisto Claude Louis Berthollet (1748-1822), la inĝeniero Jacques-Marie Le Père (1763-1841), la topografo Louis Costaz (1767-1842) kaj la kemiisto Hyppolyte-Victor Collet-Descotils (1773-1815). Li desegnis 184 portretojn pri studemuloj kaj maroficistoj, por ilustri la verkon "Scienca kaj Milita Historio de la franca ekspedicio en Egiptio"[1] de Louis Reybaud (1799-1879).
André Dutertre | |
---|---|
![]() franca pentristo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1753 en Parizo |
Morto | 1-an de aprilo 1842 (88-jara) en Parizo |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Profesio | |
Profesio | pentristo |