André ZUCCA (1897 en Parizo; 1973 en Montmartre) estis franca fotisto. Li fotis interalie por Paris-Soir.

André Zucca
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1897 (1897-05-18)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 27-an de junio 1973 (1973-06-27) (76-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Pierre Zucca
Okupo
Okupo fotisto • fotoĵurnalisto
vdr

Dum nazia okupado de Francio, li fotis je komisio de la Wehrmacht stratajn momentojn. Liaj kritikistoj rigardas lin pro tio kiel kunlaboranton de la nazioj.

La Pariza Historia Biblioteko (france Bibliothèque historique de la Ville de Paris) akiris en 1986 ĉ. liajn 6000 nigra-blankajn kaj 1058 kolorajn fotojn. Oni ekspoziciis en 2008 el liaj fotoj 270 fotojn el jaroj de la germana okupado de Parizo (1941-1944). En eldonejo Gallimard aperis ankaŭ ekspozicia katalogo.