Andreas Neunhaber (* 1603 en Dancigo; † 1663 samloke) estis germana orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Andreas Neunhaber
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1603 (1603-01-01)
en Gdańsk
Morto 1-an de januaro 1663 (1663-01-01) (60-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Neunhaber estis lernanto de Paul Siefert en Dancigo kaj ekde 1637 orgenisto ĉe la ĥororgeno de la tiea preĝejo Marienkirche. Tri jarojn poste, en 1640, li ŝanĝis la dunganton kaj transprenis ĉe la Katharinenkirche en Dancigo la postenon de orgenisto, kiun li tenis ĝis sia morto.

Neunhaber kreis multnombrajn ĥoralmuzikigojn por orgeno.