Andres Serrano

usona fotisto

Andres SERRANO (n. la 15-an de aŭgusto, 1950 en Novjorko) estas usona fotisto kaj artisto kiu akiris polemikan famon (aŭ eĉ fifamon) pro siaj fotoj pri kadavroj, kaj uzado de fekaĵoj, urino, ktp en siaj verkoj, precipe en la verko "Piss Christ", ruĝe nuancita foto pri krucifikso pendigita en vitra ujo da laŭdire la propra urino de la artisto.

Andres Serrano
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1950 (1950-08-15) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo fotisto • gravuristo • vidartisto • dizajnisto de juveloj
TTT
Retejo http://andresserrano.org/
vdr
Serrano en 2010 ĉe la festo de Michael Musto pri la 25-a datreveno de la fondiĝo de Village Voice