Aneurin Williams
Aneurin Williams (naskiĝis la 11-a de oktobro 1859 – mortis la 20-an de januaro 1924) estis brita Liberala Partia politikisto.
Aneurin Williams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1859 en Dowlais |
Morto | 20-an de januaro 1924 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Alma mater | St John's College ![]() |
Familio | |
Patro | Edward Williams (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Mary Elizabeth Hedley (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Helen Elizabeth Pattinson (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Iolo Aneurin Williams (en) ![]() ![]() ![]() |
Parencoj | Elizabeth Williams (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Vivo
redaktiLi naskiĝis en Dowlais, Glamorganshire, la dua filo de Edward Williams, ironmaster, de Cleveland Lodge, Middlesbrough. Li estis la pranepo de Iolo Morganwg, fondinto de la Gorsedd. Li estis edukita private antaŭ ol ĉeesti la Altlernejon de St John's College, Cambridge kie li diplomiĝis pri Klasika Arto en 1880 kaj iĝis Magistro pri Artoj en 1883. Li geedziĝis, en 1888, al Helen Elizabeth Pattinson, de Shipcote Domo, Gateshead. Ili havis unu filon Iolo Aneurin Williams[1] kaj unu filino, Helen Ursula Williams. Lia edzino Helen mortis en 1922.[2]
Profesia kariero
redaktiLi iĝis "baristo" (speciala tipo de advokato en angla juro) ĉe Inner Temple en 1884. Li estis unu el la intertempaj partneroj ĉe akvokatfirmo Linthorpe Ironworks, en Middlesbrough de 1886 al 1890.
Politika kariero
redaktiLi aliĝis la Liberalan Partion li estis deputito kaj okupis multajn oficojn de 1910 ĝis sia morto. Kiel deputito, en 1915 li publike denoncis la Armenan Genocidon.
Esperanto
redaktiLi estis ano de la Brita Esperanto-Asocio kaj mone subtenis la britan monvadon[3].
Verkoj
redakti- Twenty-eight Years of Co-partnership at Guise (1908) Labour Co-Partnership Association
- Co-partnership and Profit-sharing (1927) Williams and Norgate
- Artikolo Co-operative Societies en la Encyclopædia Britannica
Eksteraj ligoj
redakti- (Winter 2007–2008) “A fine and disinterested spirit: The life and activities of Aneurin Williams”, Journal of Liberal History 57, p. 34–41.
Referencoj
redakti- ↑ 'WILLIAMS, Iolo Aneurin', Who Was Who, A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc, 1920–2007; online edn, Oxford University Press, Dec 2007 accessed 8 Jan 2014
- ↑ 'WILLIAMS, Aneurin', Who Was Who, A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc, 1920–2007; online edn, Oxford University Press, Dec 2007 accessed 8 Jan 2014
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 227, Februaro (1924)