Angelo Ogbonna estas itala futbalisto de familie niĝeria deveno. Li naskiĝis la  23-an de majo 1988(nun 1988-05-23) en Cassino, provinco Frosinone, Italio, do nun estas 35-jara. Ekde la jaro 2006 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Torino FC.

Angelo Ogbonna
Persona informo
Naskonomo Obinze Angelo Ogbonna
Naskiĝo 23-an de majo 1988 (1988-05-23) (35-jaraĝa)
en Cassino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Angelo Ogbonna

Krome Angelo Ogbonna ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.