Aniñón

municipo en Zaragozo

Aniñón [aniNJON] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Aniñón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 676  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 1° 42′ U (mapo)41.4459222-1.7047706Koordinatoj: 41° 27′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 52,455764 km² ( 524 5.5 764 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aniñón (Provinco Zaragozo)
Aniñón (Provinco Zaragozo)
DEC
Aniñón
Aniñón
Situo de Aniñón
Aniñón (Hispanio)
Aniñón (Hispanio)
DEC
Aniñón
Aniñón
Situo de Aniñón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aniñón [+]
vdr

Geografio redakti

Aniñón estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Villarroya de la Sierra okcidente, Cervera de la Cañada sudokcidente kaj Torralba de Ribota sudoriente.

La loĝloko Aniñón mem estas je 96 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 729 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota, apud la montaro Virgen. Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 inter Sorio kaj Calatayud. La plej proksima loĝloko estas Cervera de la Cañada ĉe tiu ŝoseo.

Historio redakti

 
Preĝejo gotik-mudeĥara.

Proksime estas restaĵoj de setlejo de keltiberoj.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estas dokumento de 1262 kiu rakontas viziton al Aniñón de la monarko Jakobo la 1-a, en kiu li donis rajtojn al teroj de reĝlando (ne de feŭdaj senjorlando).

Dum jarcentoj, la rivero Ribota estis limo inter Aragono kaj Kastilio, pro kio oftis militoj inter ambaŭ regnoj, kaj Aniñón suferis ekzemple dum la Milito de la du Petroj, meze de la 14-a jarcento, kiam Petro la 4-a ordonis senhomigi la lokon en 1357 — eble ĉar mankis kastelo —, kaj tiel Aniñón estis kaptita de kastilianoj en 1362. Post unu jarcento —1452—, pro nova milito kontraŭ Kastilio, Aniñón iĝis stabanaro de la aragona armeo. Sekve oni konstruis ĉirkaŭ la preĝejo muregon, de kiu ankoraŭ estas restaĵoj.

Meze de la 19-a jarcento estis publika gastejo, du panfornoj, unu farunmuelejo, kelkaj fabrikoj de brando, du tolvendejoj kaj kelkaj nutrovendejoj. Dum granda parto de la 20-a jarcento estis fervojo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aniñón kie oni malaltiĝis el 1 861 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 671 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la gotik-mudeĥara preĝejo de la Virgulino de la Kastelo kun tre svelta kaj ornamita mudeĥara sonorilturo, renesanca retablo kaj baroka kapelo, la preĝejo de Sankta Petro, kvin ermitejoj, iama arka pordego, popola arkitekturo, olemuzeo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti