Anita Márton, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Márton Anita estas hungara globoĵetisto, diskoĵetisto, halterlevisto, dufoja olimpiano, sporthala mondĉampiono.

Anita Márton
Anita Márton
Anita Márton
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1989 (1989-01-15) (35-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo atleto
vdr

Anita Márton[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1989 en Szeged.

Biografio redakti

Anita Márton maturiĝis en gimnazio en 2007, poste ŝi akiris specialan pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2014, krome ŝi havis ankaŭ trejnistan diplomon. Ŝi havis edzon kaj naskis en 2021. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 2016.

Sporta kariero redakti

Anita Márton en sia aĝo 11 komencis sportadi. En la 2000-aj jaroj ŝi havis signifajn rezultojn en junularaj konkursoj. Inter la plenkreskuloj eksterlande ŝi debutis en 2009. Ŝi estis hungara subĉiela ĉampiono 16-foje inter 2006-2022 en globĵetado, 13-foje inter 2008-2022 en diskoĵetado, sporthala ĉampiono 14-foje inter 2006-2023 en globĵetado, fine dufoje ŝi estis hungara ĉampiono en halterlevado en 2014 kaj 2015 en pezkategorio +75 kg. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo, sed en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 2018 sporthale en branĉo globoĵetisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti