Ann W. Richards

usona politikisto

Dorothy Ann Willis RICHARDS (naskiĝis kiel Dorothy Ann WILLIS je 1-a de septembro 1933 en Lakeview, Teksaso - mortis je la 13-a de septembro 2006) estis usona politikisto de Teksaso. Ŝi leviĝis al nacia famo kiel ĉefa preleganto ĉe la Demokrata Nacia Kunveon de Usono kondukante al la 1988-a prezidenta elekto. Ŝi servis kiel Ŝtatestro de Teksaso de 1991 ĝis 1995.

Ann W. Richards
Persona informo
Ann Richards
Naskiĝo 1-an de septembro 1933 (1933-09-01)
en Lacy Lakeview
Morto 13-an de septembro 2006 (2006-09-13) (73-jaraĝa)
en Aŭstino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Texas State Cemetery vd
Religio Presbiterianismo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato BaylorUniversitato de Teksaso en Aŭstino • Waco High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Infanoj Cecile Richards vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ann W. Richards

Ŝi gajnis bakalaŭro de Baylor Universitato. Ŝi instruis sociaj studoj kaj historio ĉe Fulmore Junior High School en Aŭstino, Teksaso. Dum tiu tempo ŝi partoprenis en multaj politikaj aferoj.

Dum 1976 ŝi elektiĝis kiel Komisiano de Travis Konteo. Ŝi estis elektita Ŝtata Trezoristo de Teksaso dum 1982 kaj re-elektiĝis dum 1986. Si modernigis la Trezorejo de Teksaso.

Ŝi elektiĝis Ŝtatestro de Teksaso dum 1990 kaj servis de la 15-a de januaro, 1991 ĝis la 17-a de januaro, 1995. Si estis ŝtatestro dum la reviviĝo de la Teksasa ekonomio. Ŝiaj atingoj inkludis efikigon de ŝtataj agentejoj per kontrevizorado de ĉiuj ŝtataj agentejoj, pliigon de loka regado de ŝtataj lernejoj, kaj pliigon de prizona spaco kun malpli ofta liberiĝo de prizonuloj. Ŝtatestro Richards portis vitaleco kaj feliĉeco al la ofico per sia rekta parolmaniero.