Anna WIMSCHNEIDER (naskiĝis la 16-an de junio 1919 en Pfarrkirchen, mortis la 1-an de januaro 1993 samloke, origine: Anna TRAUNSPURGER) estis germana kamparanino kaj aŭtorino.

Anna Wimschneider
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1919 (1919-06-16)
en Pfarrkirchen
Morto 1-an de januaro 1993 (1993-01-01) (73-jaraĝa)
en Pfarrkirchen
Tombo nova suda tombejo de Munkeno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoterkultivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Anna estis la kvara el entute naŭ idoj de bavaraj kamparanoj. Kiam ŝi havis ok jarojn, ŝia patrino mortis post nasko, kaj ŝi ekde tiam devis transpreni la dommastrumadon de la grandfamilio. En la jaro 1939 ŝi edziniĝis al Albert WIMSCHNEIDER, kiu baldaŭ poste devis militservi. Grave vundite li revenis el la Dua Mondmilito. Anna Wimschneider krom la laboro en la bieno devis flegi sian edzon kaj dumtempe okupiĝi pri kvar maljunaj bo-parencoj.

Anna Wimschneider famiĝis post la publikigo de sia membiografio Herbstmilch - Lebenserinnerungen einer Bäuerin en la jaro 1985. En 1988 Joseph Vilsmaier filmigis la libron: Dana Vávrová kaj Werner Stocker transprenis la ĉefrolojn, sed ankaŭ Anna Wimschneider kaj ŝia edzo mallonge aperis en la filmo. En la jaro 1991 ŝi publikigis plian libron: Ich bin halt eine vom alten Schlag.

Premioj redakti

  • Bayerischer Poetentaler (1990)