Dana Vávrová
Dana VÁVROVÁ (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1967 en Prago, mortis la 5-an de februaro 2009 en Munkeno) estis ĉeĥa-germana filmaktorino kaj reĝisorino.
Dana Vávrová | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dana Vávrová | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1967 en Prago, Ĉeĥoslovakio | ||||
Morto | 5-an de februaro 2009 en Munkeno, Germanio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Uterkola kancero vd | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | Munkeno | ||||
Ŝtataneco | Germanio Ĉeĥio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hana Heřmánková (en) vd | ||||
Edz(in)o | Joseph Vilsmaier | ||||
Infanoj | Theresa Vilsmaier (en) , Josefina Vilsmaier (en) , Janina Vilsmaier (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro filmaktoro infana aktoro aktoro scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1976 - 2008 | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Leontýnka en filmo Ať žijí duchové! | ||||
Pluaj premioj | Arĝenta zono por filmo Podzimní mléko | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jam en aĝo de 6 jaroj ŝi en siatempa Ĉeĥoslovakio estis ege fama. Ankaŭ internacie ŝi famiĝis, en Germanio tuj per sia korpigo de Janina DAVID en la televidfilmaro »Peco de ĉielo« (»Ein Stück Himmel«). Ŝi ricevis diversajn premiojn: Oran Kameraon, Oran Gongon, Adolf-GRIMME-Premion.
1988 ŝi en la filmo »Aŭtuna lakto« (»Herbstmilch«) korpigis la ĉefrolon (kamparanino Anna Wimschneider), reĝisoris Joseph Vilsmaier. Komune kun la kunaktoro Werner Stocker ŝi 1989 ricevis la Bavaran Filmpremion kaj la Germanan Filmpremion.
1986 ŝi geedziĝis kun la preskaŭ 30 jarojn pli aĝa reĝisoro, kameraisto kaj produktisto Joseph Vilsmaier; ili komune havis tri infanojn – Janina Vilsmaier, Theresa Vilsmaier, Josefina Vilsmaier –, ĉiuj aktorinoj.
La 5-an de februaro 2009 ŝi mortis pro kancero.
Filmografio
redakti- Ať žijí duchové!, 1976 – reĝisoro: Oldřich Lipský
- »Cefrolo por Rosmaryna« (»Eine Hauptrolle für Rosmaryna«), 1977 – reĝisorino: Věra Plivová-Šimková
- »Brontosaŭro« (»Brontosaurus«), 1978 – reĝisorino: Věra Plivová-Šimková
- Arabela, 1981 – reĝisoro: Václav Vorlíček
- »Peco de ĉielo« (»Ein Stück Himmel«, televide), 1982 – reĝisoro: Franz Peter Wirth
- »Nekredeble malaltkosta knabo« (»Ein spottbilliger Junge«), 1983 – reĝisoro: Jaromír Borek
- »Amadeus« (»Amadeus«), 1984 – reĝisoro: Miloš Forman kun Tom Hulce
- Pan Tau, 1987 – reĝisoro: Jindřich Polák
- »Aŭtuna lakto« (»Herbstmilch«), 1988 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier kun Werner Stocker kaj Claude-Oliver Rudolph
- »Ek kaj ek« (»Rama dama«), – reĝisoro: Joseph Vilsmaier kun Werner Stocker, Ivana Chýlková kaj Hans Schuler
- Stalingrad, 1993 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier, kun Thomas Kretschmann kaj Jochen Nickel
- »Rozoj-Emilo« (»Rosen-Emil«), 1992 – reĝisoro: Radu Gabrea
- »La najbaro« (»Der Nachbar«), 1992 – reĝisoro: Götz Spielmann kun Rudolf Wessely kaj Wolfgang Böck
- »Pico ›Arrabiata‹« (»Pizza Arrabiata«, televide), 1993 – reĝisoro: Jochen Richter
- »Frato de l’ dormo« (»Schlafes Bruder«), 1995 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier, kun André Eisermann kaj Ben Becker
- »Tempo pasas for« (»Wia die Zeit vergeht«, dokumentada filmo), 1995 – reĝisorino: Dana Vávrová
- »Malsato – Sopiro je amo« (»Hunger - Sehnsucht nach Liebe«), 1996 – reĝisorino: Dana Vávrová
- »Comedian Harmonists« (»Comedian Harmonists«), 1997 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier
- »Malligiĝis la urso« (»Der Bär ist los«), 1999 – reĝisorino: Dana Vávrová
- »Aŭgusto la feliĉa« (»August der Glückliche«, televide), 2002 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier
- »La patro de mia filo« (»Der Vater meines Sohnes«, televide), 2004 – reĝisorino: Dagmar Damek
- »Vitroida kvarco« (»Bergkristall«), 2004 – reĝisoro: Joseph Vilsmaier
- »Trafiko je limo« (»Grenzverkehr«), 2004 – reĝisoro: Stefan Betz
- »Lamento« (»Lamento«), 2006 – reĝisoro: René Sydow, kun Daniel Hedfeld
- »La lasta trajno« (»Der letzte Zug«), 2006 – gereĝisoroj: Dana Vávrová kaj Joseph Vilsmaier
Pliaj Premiiĝoj
redakti- Germana aktora premio »CHAPLIN-ŝuo« de la federa asocio de germanaj film- kaj televidreĝisoroj r. a., kiel plej bona nova aktorino, 1989
Retpaĝoj
redakti- pri Dana VÁVROVÁ en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Dana VÁVROVÁ ĉe TSFSI (germanlingve)