Václav Vorlíček

ĉeĥa filmreĝisoro

Václav VORLÍČEK (naskiĝis la 3-an de junio 1930 en Prago, mortis la 5-an de februaro 2019 en Prago) estis ĉeĥa filmreĝisoro.

Václav Vorlíček
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1930 (1930-06-03)
en Prago
Morto 5-an de februaro 2019 (2019-02-05) (88-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj
Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li grave kontribuis al la granda sukceso de la ĉeĥa filmbranĉo pri fabeloj kaj komedioj.

Sian profesion li lernis de 1951 ĝis 1956 en la filmakademio FAMU. Poste li laboris en la filmentrepreno Barrandov kiel reĝisoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj li kunlaboris kun la verkisto kaj scenaristo Miloš Macourek.

La filmtrukoj en liaj filmoj superas la internacian nivelon kaj havas gravan diferencon al kutimaj filmtrukoj: li uzas la trukojn konscie, por subteni la rakonton, ne por nur frapi la spektanton. Liaj filmoj havas rakonton: spritan, fantaziplenan – vere magian.

Filmaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti