Antónia Éder Kubayné

(Alidirektita el Antónia Kubayné Éder)

KUBAYNÉ ÉDER Antónia [pr. kubaine: e:der] estis hungara kantistino-aktorino naskiĝinta en Koloĵvaro en januaro 1811 kaj mortinta en Debrecen la 19-an de majo 1838.

Kariero redakti

Antónia Éder Kubayné en 1818–19 estis infanaktorino en trupo de Székesfehérvár. En 1823 ŝi elpaŝis en Koloĵvaro en roloj de naivulino kaj sopranulino. Ŝia edzo estis aktoro Pál Kubay. Ekde 1830 ŝi ludis en Kassa. En trupo de sia patro ŝi aperis en Miskolc, Debrecen, Nagyvárad. En 1835 ŝi havis sukceson en la Várszínház de Buda.

El ŝiaj roloj redakti

  • Emelina (Weigl: A svájci család);
  • Amenaide (Rossini: Tancred);
  • Rosina (Rossini: A szevillai borbély);
  • Camilla (Hérold: Zampa);
  • Howard Katalin (Dumas: Korona és vérpad).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon