Antal Deréki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Deréki Antal estis hungara aktoro, reĝisoro, dramisto. Lia origina familia nomo estis Leipnik.

Antal Deréki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1849 (1849-05-01)
en Bánfalva
Morto 28-an de decembro 1931 (1931-12-28) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Leipnik [1] naskiĝis la 1-an de majo 1849 en Bánfalva, li mortis la 28-an de decembro 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Deréki lernis en Szentes, poste li iĝis migranta aktoro en 1867. En la sekva jaro li apartenis al trupon de Károly Szuper en Hódmezővásárhely, poste al Antal Győrffy, en 1874 al Antal Szabó, ktp. En la sekvaj jaroj li havis rolojn en diversaj trupoj en diversaj urboj. En 1891 li estis ankaŭ teatrestro, krome li verkis aŭ tradukis teatraĵojn, kontribuis en gazetoj. Li estis ankaŭ reĝisoro en trupo de Lajos Makó. En 1917 oni aranĝis festenon pri sia kvindekjara aktora kariero, kie trupo de Géza Sebestyén (aktoro) prezentis lian teatraĵon "Napraforgó".

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Miksa császár halála (1869, dramo)
  • Buzavirág (1884, spektaklo prezentita 24-foje kun ĉefrolo de Lujza Blaha)
  • A kondorosi szép csaplárné (1889)
  • Erkölcsi halott (tradukita dramo)
  • Pálczás színészek (1914, rememoroj libroforme)
  • Vándorkomédiások (1922, novelaro)

Fontoj redakti