Antal Hajba, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajba Antal estis hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, luktisto.

Antal Hajba
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1938 (1938-01-16)
en Mikosszéplak
Morto 5-an de marto 2017 (2017-03-05) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Antal Hajba[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1938 en Mikosszéplak, li mortis la 5-an de marto 2017.

Biografio redakti

Antal Hajba akiris diplomon en 1972. Li ricevis ŝtatan premion en 2007.

Sporta kariero redakti

Antal Hajba inter 1953-1958 estis luktisto en Budapeŝto, sed li suferis sportakcidenton, kiu finis tiun sportkarieron. Intertempe li estis ankaŭ kanuisto en ĉefurbaj sportkluboj inter 1956-1971. Li estis hungara ĉampiono dekfoje inter 1961-1967, dum li apartenis al la hungara nacia kanuteamo inter 1963-1967. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964 sen medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1966 individue en distanco 10000 m. Ekde 1969 li estis trejnisto en Budapeŝto, Paks, Kanado, Ĉinio, Koreio kaj Honkongo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti