Antal Jakab (pastro)

JAKAB Antal d-ro estas rumanuja hungara romkatolika episkopo naskita en Kilyénfalva la 13-an de marto 1909 kaj mortis en Alba Iulia la 5-an de majo 1993.

Antal Jakab
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1909 (1909-03-13)
en Chileni
Morto 5-an de majo 1993 (1993-05-05) (84-jaraĝa)
en Alba Iulia
Memorigilo Antal Jakab (pastro)
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Kariero redakti

Li estis ordinita pastro en 1934 de episkopo Gusztáv Károly Mailáth kaj li estis sendita de episkopo Áron Márton al Laterana Universitato, de kie li revenis en 1942 kaj instruis en katolika seminario de Koloĵvaro. La 26-an de aŭgusto 1951 la komunistaj aŭtoritatoj arestis lin kaj malliberigis lin por 13 jaroj. Li liberiĝis en 1964. En 1972 la papo nomumis lin helpepiskopo kaj en 1980 episkopo. Oni entombigis lin en Alba Iulia apud Áron Márton.

Literaturo redakti

  • Varga Gabriella-Vencser László: Megalkuvás nélkül, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Diocezo de Alba Iulia[1]