Antal Mihálka
Antal Mihálka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihálka Antal estis hungara kuracisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Antal Mihálka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1810 en Vác |
Morto | la 12-an de aŭgusto 1867 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • universitata instruisto |
Antal Mihálka[1][2] naskiĝis la 4-an de decembro 1810 en Vác, li mortis la 12-an de aŭgusto 1867 en Pest (urbo).
BiografioRedakti
Antal Mihálka frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la piaristoj kaj studis teologion. Tamen baldaŭ li eksiĝis kaj akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1839. Post la diplomo li estis privata kuracisto, sed inter 1843-1846 li instruis en la universitata veterinara instituto, inter 1846-1850 en la ĵus fondita industria altlernejo. En 1850 statuso de la altlernejo ĉesis, tial li estis emeritita. Iom poste li malfermis privatan lernejon. Ekde 1862 li instruis en mezlernejo, samtempe li estis lernejestro. Li verkis multajn lernolibrojn.
Liaj librojRedakti
- A jegeczisme elemei (1843)
- Általános baromorvoslási könyv... (tradukaĵo, lernolibro por bestokuracistoj, 1846, 1848, 1861)
- Ásványtan (mezlerneja lernolibro, 1851, 1854, 1857)
- Növénytan (mezlerneja lernolibro, 1852, 1856, 1861, 1868)
- Állattan (gimnazia lernolibro, 1854, 1059, 1860, 1873)
- A földisme alapvonalai (mezlerneja lernolibro, 1862)
- Az állattan elemei (lernolibro, 1864, 1869, 1874)
- Az állattan alapvonalai (gimnazia lernolibro, 1864, 1865, 1873)
- Az ásványtan alapvonalai (gimnazia lernolibro, 1864, plurfoje eldonita ĝis 1876)
- A növénytan elemei (gimnazia lernolibro, 1866, 1869, 1876)
Lia artikoloRedakti
- Földtani értekezés a kőszén-képződésről (1844)
FontojRedakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-03-22 per la retarkivo Wayback Machine