Antal Reischl
Antal Reischl [rejŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reischl Antal estis hungara arkitekto, inĝeniero, profesoro.
Antal Reischl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1916 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de aprilo 1978 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Reischl [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1916 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Antal Reischl akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1939, poste li eklaboris en la ĉefurbo. Post jaroj li soldatiĝis, militkaptitiĝis, sed ankaŭ tie li ricevis arkitektajn taskojn en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947. En la sekva jaro li ekinstruis en la teknikuniversitato, kie li estis katedrestra docento en 1951, post jardeko katedrestro kaj kandidato. Li planadis ĉefe loĝdomojn. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1972.
Elektitaj disĉiploj redakti
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’Contemporary Principles of Hospital Building’’ (1954)
- ’’Mérnöki kézikönyv’’ (Inĝeniera manlibro), (1960)
- ’’Lakóépületek tervezése’’ (Planado de loĝdomoj), (1973) – lernolibro por studentoj